Urbie Green

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Urban Clifford „Urbie“ GREEN (* 8-an de aŭgusto, 1926 en Mobile Alabamo, Usono) estas konata ĵaztrombonisto, kiu ludis inter alie ĉe Woody Herman, Gene Krupa kaj Frankie Carle. Li kunlaboris je 250 sonregistraĵoj kaj registris pli ol du dekojn da diskoj.

Vivo

Urbie Green lernis ludi pianon de sia patrino. En la aĝo de 12 jaroj li komencis same kiel siaj du pli aĝaj fratoj ludi trombonon. Tiutempe li aŭdis la muzikon de tiel konataj trombonistoj kiel Tommy Dorsey, J. C. Higginbotham, Jack Jenny, Jack Teagarden kaj Trummy Young. Plejmulte lin tamen influis la trumpetistoj Dizzy Gillespie kaj la saksofonistoj Charlie Parker kaj Lester Young. Pluaj influoj estas la kantado de Perry Como kaj Louis Armstrong. En la aĝo de 15 jaroj Green komencis profesian muzikkarieron. Unue li ludis en la bando de Tommy Reynolds en Kalifornio, antaŭ ol li kunludis kelktempe ĉe Bob Strong kaj Frankie Carle.

En la jaro 1947 Green membriĝis en la bando de Gene Krupa kaj en 1950 en "Thundering Herd", la tria ĵazbandego de Woody Herman, kie li ludis apud lia frato Jack. En 1954 li estis distingata per la premio "New Star Critics Award" de la revuo Down Beat. Post la transloĝiĝo al Novjorko en 1953 li establiĝis kiel unu el la plej demandataj trombonistoj. Sonregistrado-akademio National Academy of Recording Arts and Sciences plurfoje elektis lin kiel "Most Valuable Player". Green surdiskigis kun preskaŭ ĉiuj konataj gravuloj de ĵazo el la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Krome li direktis proprajn bandojn kaj koncertvojaĝis kiel soloisto kun variaj bandoj, inter ili tiuj de Benny Goodman, Count Basie kaj la orkestro de Tommy Dorsey post ties morto en 1965. Li sonregistris kun la novigema produktisto Enoch Light por la diskeldonejoj Command kaj Project 3 sondiskojn, kiuj verŝajne estas liaj plej konataj. Al tiuj apartenas la pokaze je du partoj projektitaj diskoj de "The Persuasive Trombone of Urbie Green" same kiel "21 Trombones."

En la 1970-aj jaroj Green komencis evoluigi novigaĵojn je sia instrumento. Li evoluigis buŝaĵon por Jet Tone kaj kune kun Martin Brass plibonigojn je la instrumento mem. Krome li komencis eksperimenti per "Green Monster", trombono de firmao King kun enmuntita elektroniko por oktaj kaj resonaj efektoj. Kelkaj el liaj plej bonaj sonregistraĵoj el ĉi tiu tempo estas tiuj kun Enoch Light and the Light Brigade, Dick Hyman, Maynard Ferguson same kiel Doc Severinsen. Post la tre fruktodonaj jaroj kun Enoch Light la ludostilo de Urbie Green iomete ŝanĝiĝis. Je liaj sonregistraĵoj kun diskeldonejo CTI la akompanbando ricevis pli da atento kaj soloisto Green malpli.

Ekde la 1980-aj jaroj Urbie Green sonregistris nur ankoraŭ du diskojn (Just Friends kaj Sea Jam Blues). Ambaŭ estas koncertregistraĵoj.

Nuntempe li pasigas la plej multan tempon kun sia dua edzino Kathy, ĵazkantistino, en Pokono, regiono de Pensilvanio. Ili havas du gefilojn, Jesse kaj Casey. Urbie Green ankoraŭ konĉertas ĉiuseptembre ĉe Festivalo por Celebrado de Artoj (COTA) en Delaware Water Gap, ne malproksime de lia hejmo. En 1995 li estis elektita por la Alabama Jazz Hall of Fame.

Ludostilo

Urbie Green estas konata pro sia milda kaj varma sono, eĉ en la altaj registroj. Krome li disponas pri tekniko , kiun multaj laŭdas kiel senmanka.

Diskaro

  • New Faces, New Sounds (Blue Note, 1953)
  • Urbie Green Septet (Blue Note, 1954)
  • Blues and Other Shades of Green (Blue Note, 1955)
  • The Melodic Tones of Urbie Green (Bethlehem, 1955)
  • East Coast Jazz, Volume 6 (Bethlehem, 1955)
  • The Lyrical Language of Urbie Green (Bethlehem, 1955)
  • The Melodic Tones of Urbie Green (Vanguard, 1955)
  • Urbie Green and His Band (Vanguard, 1955)
  • Blues and Other Shades of Green (Paramount, 1955)
  • All About Urbie Green (Paramount, 1955)
  • Urbie Green Octet / Slidin' Swing (Jazztone, 1957)
  • Let's Face the Music and Dance (RCA, 1957)
  • Best of New Broadway Show Hits (RCA, 1958)
  • The Persuasive Trombone of Urbie Green (Command, 1960)
  • The Persuasive Trombone of Urbie Green Volume 2 (Command, 1961)
  • Urbie Green and His 6-Tet (Command, 1963)
  • 21 Trombones (Project 3, 1967)
  • 21 Trombones Volume 2 (Project 3, 1967)
  • Green Power (Project 3, 1971)
  • Bein' Green (Project 3, 1972)
  • Urbie Green's Big Beautiful Band (Project 3, 1974)
  • The Fox (CTI, 1976)
  • Seńor Blues (CTI, 1977)
  • Live at Rick's Cafe American (Flying Fish, 1978)
  • Just Friends (E.J., 1981)
  • Sea Jam Blues (Chiaroscuro, 1995)

Eksteraj ligiloj

greke Biografio ĉe Alabama Jazz Hall of Fame (angle) greke Biografio ĉe WindSong Press (angle) greke Verve Music greke Urbie Green ĉe Interreta filma datumbazo (angle)

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Urbie Green » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3456395 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)