Urbo Florido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbo Florido
urbo de Usono
Administrado
Poŝtkodo 33034
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 085  (2020) [+]
Loĝdenso 838 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 27′ N, 80° 29′ U (mapo)25.451388888889-80.484444444444Koordinatoj: 25° 27′ N, 80° 29′ U (mapo) [+]
Alto 1 m [+]
Areo 15,613327 km² ( 156 1.3 327 ha) [+]
Urbo Florido (Florido)
Urbo Florido (Florido)
DEC
Urbo Florido
Urbo Florido
Situo de Urbo Florido
Urbo Florido (Usono)
Urbo Florido (Usono)
DEC
Urbo Florido
Urbo Florido
Situo de Urbo Florido

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Florida City, Florida [+]
vdr

Urbo Florido (angle Florida City) estas urbo situanta en la Kantono Miami-Dade, en la usona subŝtato Florido. Ĝi estas la plej suda municipo en la urbega area de Suda Florido. Florida City estas precipe suburbo de Miami. Ĝi gravas por la loka agrikulturo. La urbo situas apud Homestead sude kaj okcidente.

La urbo aperis kiel terpromocio nomita Detroit. Ne haveblis konstruaĵoj sur la tereno kiam la unua tridek familioj aliris en 1910, do ili devis loĝi en Homestead ĝis iliaj domoj estis konstruitaj. La nomo ŝanĝiĝis al Florida City kiam la urbeto ricevis urbostatuson en 1914. Ĝi havas etan historian areon, sed la plejmulto de la urbo estas dediĉita al la turismo.