Nagojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Urbo Nagoja)
Saltu al: navigado, serĉo
Panoramo de Nagojo
Nagojo
Japana nomo 名古屋市
Loko de Nagojo
Loko de Nagojo en Ajĉi, Japanio.
Loko
Lando Japanio
Regiono Ĉubu
Gubernio Ajĉi
Municipokodo 23100-2
Fizikaj karakteraĵoj
Areo 326,45 km²
Loĝantaro (1-a de oktobro 2006)
     Tute 2'223'117
Koordinato 35°10′N 136°55′O  /  35.167°N, 136.917°O / 35.167; 136.917 (Nagojo)Koordinatoj: 35°10′N 136°55′O  /  35.167°N, 136.917°O / 35.167; 136.917 (Nagojo)
Simboloj
Arbo Kamforarbo
Floro Lilio
Urbodomo de Nagojo
Adreso 〒460-8508
Naka-ku, Sannomaru 3-1-1
Telefononumero +81-52-961-1111
Oficiala retpaĝo: http://www.city.nagoya.jp/
v  d  r
Information icon.svg

Nagojo[1][2][3]Urbo Nagojo[4] (名古屋市 Nagoya-shi?, elparolita kiel [nagoja-ŝi]) estas Urbo aldifinita de registara dekreto situanta en Gubernio Aiĉi kaj estas ĝia administra centro. Ĝi situas en meza parto de Honŝuo kaj frontas al la Pacifika Oceano.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo signifas malvaste Urbo Nagoja, sed vaste signifas pli grandan lokon: Kiel oni nomas ĉirkaŭejon de Tokiaj specialaj kvartaloj "Tokio", tiel oni nomas ĉirkaŭejon de Urbo Nagoja "Nagojo". Ĉar la lokonomo "Aiĉi" de la gubernio estas malpli konata ol "Nagojo", fojfoje oni uzas "Nagoja" anstataŭ "Aiĉi" por gubernio Aiĉi. Ankaŭ originale Nagoya (名古屋) signifis ĉirkaŭejon de la urbo de Nagoja Kastelo (nun Naka-kvartalo).

Nagojo estas esperantigita loknomo de Nagoya.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nagoja Kastelo

Nagojo ligiĝas al konstruo de kastelo en 1612. Antaŭ ol Nagoja Kastelo konstruiĝis, oni skribis la nomon Nagoya en alia ĉin-skribo (那古野). Poste la loko iĝis industria loko. Oni okupiĝis precipe pri ceramikaĵoj. Nagojo urbiĝis en 1889. Dum la 2-a mondmilito Usono ofte bombardis la urbon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nagojo situas en la regiono Ĉubu, borde de la Pacifika Oceano

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Nagojo jare pluvas po 1565 mm (en ĉiuj monatoj pluvas, en februaro neĝas). La temperaturo en julio-aŭgusto estas ĉirkaŭe 30 °C. Tio estas vintre ĉirkaŭ frostopunkto.

Kvartaloj (-ku)[redakti | redakti fonton]

Urbo Nagojo havas la 16 kvartalojn, kiuj nomiĝas Atsuta, Kita-ku, Ŝoŭa, Ĉikusa, Tenpaku, Nakagaŭa, Naka-ku, Nakamura, Niŝi-ku, Higaŝi-ku, Mizuho, Midori, Minato, Minami, Mejto kaj Morijama.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Nagojo havas internaciajn flughavenon, havenon, stacidomojn kaj metroojn. Flughaveno de Nagojo (aŭ Komaki) troviĝas apud Nagojo. Je la 17-a de februaro 2005 Internacia Flughaveno Ĉubu (aŭ angle konata kiel Centrair: "centro" laŭ la regiono Ĉubu + "aero".) malfermiĝis, alproprigis ĝian flugservon.

Haveno de Nagojo servas amase eksporti aŭtomobilojn.

La turforma stacidomo de Nagoya (JR Central Towers, aŭ "JR Centra Turo") estas konsiderata la plej alta stacidomo de la mondo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Specialaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Nagojo estas naskiĝurbo de Ŝimomura Joŝiŝi.

Esperanto en Nagojo[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (SAT, 2012)
  2. Japana-Esperanta Vortaro (JEI, 1998)
  3. Esperanto-Japana Vortaro (JEI, 2006)
  4. Korespondado kun Nagojanoj Esperanto en Cisvalo
  5. 名古屋エスペラントセンター Nagoja Esperanto-Centro japane, esperante

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]