La numero
12 sur tiu ĉi stratsigno signifas, ke la strato troviĝas en la 12a distrikto
Vieno havas 23 urbodistriktojn. Ĉiuj havas kaj nomon (ekz. Floridsdorf [flOridsdorf]) kaj numeron (ekz. "la deka distrikto", "la deka"). La numeroj troviĝas sur ĉiu stratŝildo antaŭ la stratnomo kaj formas la duan kaj la trian pozicion de la poŝtkodo (ekz. 1210). En la viena dialekto ekzistas la vorto Hieb [hib] por distrikto. La finaĵo -ing en la distriktaj aŭ distriktpartaj nomoj memorigas pri la bavaraj koloniistoj antaŭ 900.
La origina Vieno nur ekzistis el la nuna distrikto Innere Stadt (interna urbo, [INNere ŝtat]), ĉirkauita de urbomuro. De la dekkvina jarcento ankaŭ la areaĵo antau la urbomuroj estis koloniigita. La komunumojn inter la urbomuroj kaj la Linienwall (linioremparo [LInienval]), sur kies teritorio konstruiĝis poste la Viena Zono (Gürtel) oni nomis Vorstädte (antaŭurboj, [FOrŝtete]. En 1850 tiuj antaŭurboj enkomunumiĝis. Ekster la linioremparo troviĝis la tiel nomataj Vororte (antaŭlokoj, [FOrorte]). Ĉar la linioremparo ankaŭ estis impostolimo la vivkostoj pli malaltis ol en la urbo. Pro tio la intertraktado pri enkomunumigo de la antaŭlokoj daŭris ĉirkaŭ 20 jarojn ĝis la jaro 1892. En 1904 la grandkomunumo Floridsdorf (maldekstre de la Danubo) enkomunumiĝis kiel la 21a distrikto de Vieno.
Mapo de la tiel nomata Granda Vieno (ĝis-1938-aj limoj malhelaj, post-1938-aj limoj helaj, hodiaŭaj limoj mezhelaj)
Post la Anschluss en 1938 97 komunumoj de Malsupra Aŭstrio estis enkomunumigitaj. Per tio Vieno fariĝis ĝis la liberigo de la nazia regado la plej granda germana urbo laŭ areo.
Ĝis 1954 26 distriktoj apartenis al Vieno:
Nun 1954 la sovetaj okupadaj estraroj konsentis al ekskomunumigo de randaj areoj; 46 komunumoj fine revenis al Malsupra Aŭstrio.
Distriktoj kaj distriktpartoj [redakti]
Ĉar Vieno daŭre kreskis dum jarcentoj per enkomunumigo de antaŭlokoj, oni trovas la iamajn loknomojn en la distriktnomoj. La distriktoj 1 ĝis 9 kaj 20 estas rigardataj kiel "internaj distriktoj", la aliaj nomiĝas "eksteraj distriktoj".
| Distrikto |
Blazono |
Distriktpartoj |
En-
komunumigo |
Areo
en ha |
Enloĝantoj
2001 |
Enloĝantoj
en ĉiu km² |
Laborantoj
2001 |
| 1. Innere Stadt |
 |
|
|
|
|
|
|
| 2. Leopoldstadt |
 |
|
| 1850 (inkl. Brigittenau, ekde 1900 20a distrikto) |
|
|
|
|
|
| 3. Landstraße |
 |
|
|
|
|
|
|
| 4. Wieden |
 |
|
| 1850 (ĝis 1861 inkl. Margareten kaj Suda Favoriten) |
|
|
|
|
|
| 5. Margareten |
 |
|
| 1850 kiel parto de Wieden, 1861 distrikto (ĝis 1891 inkl. Suda Favoriten) |
|
|
|
|
|
| 6. Mariahilf |
 |
|
|
|
|
|
|
| 7. Neubau |
 |
|
|
|
|
|
|
| 8. Josefstadt |
 |
|
|
|
|
|
|
| 9. Alsergrund |
 |
|
|
|
|
|
|
| 10. Favoriten |
 |
|
| 1874 - 1938 (Rothneusiedl, Oberlaa, Unterlaa ĝis 1954 estis parto de la iama 23a distrikto Schwechat) |
|
|
|
|
|
| 11. Simmering |
 |
|
|
|
|
|
|
| 12. Meidling |
 |
|
|
|
|
|
|
| 13. Hietzing |
 |
|
| 1892, 1938 ("Lainzer Tiergarten", ĝis 1954 parto de la iama 25a distrikto, Liesing) |
|
|
|
|
|
| 14. Penzing |
 |
|
| 1892 parto de la 13a distrikto, 1938 distrikto, Hadersdorf-Weidlingau nove aliĝis |
|
|
|
|
|
15. Rudolfsheim-
-
Fünfhaus
|
 |
|
|
|
|
|
|
| 16. Ottakring |
 |
|
|
|
|
|
|
| 17. Hernals |
 |
|
|
|
|
|
|
| 18. Währing |
 |
|
|
|
|
|
|
| 19. Döbling |
 |
|
|
|
|
|
|
| 20. Brigittenau |
 |
|
| 1850 kiel parto de la 2a distrikto, 1900 apartigita |
|
|
|
|
|
| 21. Floridsdorf |
 |
|
|
|
|
|
|
| 22. Donaustadt |
 |
|
|
|
|
|
|
| 23. Liesing |
 |
|
|
|
|
|
|
| Tuto |
 |
|
|
|
|
|
|
Kiel reprezentanto de la enloĝantaro servas balotita "Bezirksvorsteher" (distriktreprezentantestro, [beCIrksforŝteer]), sed la kompetentoj de tiu ĉi institucio estas tre limigitaj. Ankaŭ EU-anoj konstante rezidantaj en Vieno estas balotrajtaj.
Eksteraj ligiloj [redakti]
Oficiala retpaĝo de la Vienaj distriktoj, germane
Mapo de Google Maps, ĉiuj distriktoj videblaj