Urbohaveno Recklinghausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbohaveno en 2011, kun domego de Mills United, gruo kaj libertempuma uzado
Mapo de la kanalo kun havenoj, kluzoj ktp.

La Urbohaveno Recklinghausen ekfunkciis en 1914 preskaŭ samtempe kun la Rejn-Herne-Kanalo. Origine la urba teritorio de Recklinghausen tute ne tuŝis la kanalon, nur per aĉetado de tereno granda je 55.000 kvadrataj metroj de la urbo Herne ebligis la rektan aliron sur propra teritorio.

Historia kaj aktuala uzo[redakti | redakti fonton]

Ĉar la karbominejoj havis siajn proprajn havenojn, la transŝarĝo en la haveno de Recklinghausen konsistis ĉefe el greno, furaĝoj, sablo, gruzo kaj aliaj konstrumaterialoj. Dum la Unua Mondmilito en la haveno albordiĝis nutraĵoj el Nederlando. Poste la transŝarĝo sinkis al 14.000 tunoj en la jaro 1931. Post la Dua Mondmilito la vartransŝarĝo repliiĝis, en 1949 ĝi estis proksimume je 140.000 tunoj, en 1959 eĉ je 260.000 tunoj ĉiujare. Poste ĝi tamen denove klare sinkis, en 2000 ĝi estis preskaŭ je 24.000 tunoj.

La revalorigo-projekto Emscher Landschaftspark 2010 kun la pezocentro progresigo de enlandaj havenoj prezentis la eblecon, elprovi novajn uzkonceptojn por la haveno kaj la ĉirkaŭa urba tereno. Ekzemple devis ekesti ĉe la orienta bordo de la havenbaseno altvaloraj metiaj kaj industriaj terpecoj, dum kiam la okcidenta parto estas preparata por libertempumaj, kulturaj kaj loĝaj uzoj. Jaĥtoalbordiĝejo kaj ponto al la muzeo Elektro kaj Vivo en la Eletrotransformejo Recklinghausen ankaŭ estis planitaj. La monumentprotektata havengruo devis esti kolorprilumata kiel pejzaĝdistingilo.

El la projektoj kelkaj realiĝis dum la lastaj jaroj. Firmao Mills United plilarĝigis konsiderinde siajn kapablojn, la muelado kreskis en 2006 sur 400 t/24h kaj en 2007 sur 520 t/24h. La stokospaco pligrandiĝis per la konstruo de novaj turstokejoj por greno al 30.000 tunoj, tiu por faruno al 9.000 tunoj. Krome oni konstruis provizorganizejon kun plenaŭtomatika altbretaro por etkvantoj de la detala komerco. Sur la okcidenta libertempuma kampo staras ekde kelkaj jaroj dumsezone liberaera trinkejo granda 3.500 kvadratajn metrojn. Boatponteto por ok jaĥtoj estas preta, la kajomuro riparita kaj la bazaj servoj en la proksimejo resanigitaj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.5604787.210293