Urbokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Urbokolombo
PigeonMonceau.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Urbokolombo 'Columba livia domestica '
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Columba livia domestica

Johann Friedrich Gmelin 1789

Urbokolomboj, nomitaj ankaŭ kiel sovaĝaj kolombojstratokolomboj, devenas el eskapitaj hejmkolomboj. Tiuj estis originale bredataj el la Rokkolombo, kiu naturale loĝas marklifojn kaj montojn. La tri tipoj rapide interreproduktiĝas. Urbokolomboj trovas konzolojn de konstruaĵoj kiel perfektaj anstataŭantoj de marklifoj, kaj igixs abundaj en urboj tutmonde.

Famaj urboj kaj placoj pro kolomboj[redakti | redakti fonton]

Multaj urbaj placoj estas famaj pro siaj multnombraj kolombaroj inkludante inter aliaj:

Dum multaj jaroj la kolomboj de Placo Trafalgar estis konsiderataj turisma allogaĵo, kun surstrataj vendistoj vendantaj semosaketojn al vizitantoj manĝigontajn la kolombojn. Manĝigado de kolomboj ĉe Placo Trafalgar estis polemike malpermesita[1] en 2003 de londona urbestro Ken Livingstone. Tamen grupoj de aktivuloj kiel Savu la kolombojn de Placo Trafalgar[2] maobeis la malpermeson, manĝigante la kolombojn el eta parto de la placo kio estas sub la kontrolo de Vestminstro kaj ne de la urbestro. Poste okazis interkonsento ke oni manĝigu lakolombojn nur unufoje ĉiutage frumatene[3]. Similaĵoj okazas en aliaj urboplacoj kie oni timas pro damaĝo kiun kolomboj okazigas al monumentoj kaj konstruaĵoj, sen paroli pri eventualaj malsanoj.

Urbokolomboj sub plagokontrolo[redakti | redakti fonton]

Urbokolomboj estas ofte konsiderataj kiel plago aŭ eĉ kiel pesto, supozante, ke kolomboj povas disvastigi malsanojn (eble senkaŭze), damaĝo al posedaĵoj, kaŭzo de poluado per iliaj fekaĵoj, kaj perforta forpelado de aliaj birdospecioj. Kelkaj konsideras kolombojn ankaŭ kiel invadinta specio. [1].

Kvankam kelkaj pestoforigistoj uzas venenon, kaj akcipitron aŭ retojn oni uzis je ia nivelo por kontroli la loĝantaro de urbokolomboj, la efekto estas limigita kaj por mallonga daŭrado.

Longdaŭran malpliigon de la loĝantaroj de urbokolomboj povas atingi nur malpliigo de disponebla manĝaĵo kio implicas pli efektivan kontrolon de rubaĵo. Kelkaj urboj setligis pli favorajn nestolokojn por urbokolomboj; nestolokoj kiuj estas pli facile atingeblaj de urbolaboristoj kiuj regule forprenas ovojn por limigi ties reproduktan sukceson.

Bredado de Urbokolomboj[redakti | redakti fonton]

Bredado kaj manĝo[redakti | redakti fonton]

Urbokolombo ĉe Central Park

Urbokolomboj reproduktiĝas kiam la manĝaĵo estas sufiĉa — dum por sovaĝaj rokkolomboj tio devas okazi nur sezone ĉar ili kutime reproduktiĝas ununurfoje ĉiujare. En urba medio, pro abundo da manxaĵo la tutan jaron, urbokolomboj reproduktiĝas senĉese demetante ovojn ĝis ses fojojn jare.

Urbokolomboj povas esti vidataj manĝantajn semojn kaj berojn en urbaj parkoj aŭ ĝardenoj printempe, sed estas multegaj manĝoresursoj la tutan jaron el rubaĵoj (ekzemple forlasitaj ujoj de rapida manĝo). Krome restoracioj kaj supermerkatoj forlasas malbezonatan panon, turistoj aĉetas kaj distribuas birdosemojn, ktp. Urbokolomboj kutime ariĝas en grandaj aroj ĉirkaŭ disponebla manĝaĵo kaj multaj estas videblaj flugantaj lerte inter arboj, konstruaĵoj, telefonfostoj aŭ kabloj, kaj eĉ inter movanta trafiko por atingi ĝin.

Pariĝado[redakti | redakti fonton]

Pariĝantaj urbokolomboj en Kalkato, Okcidenta Bengalio, Barato.

Kiel rezulto de la senĉesa manĝodisponeblo, oni povas observi pariĝadajn ceremoniojn de urbokolomboj en urbaj parkoj en ĉiu epoko de la jaro. Masklo surgrunde dekomence ŝveligas la plumojn ĉe la nuko por ŝajnigi pliigon de sia grando kaj impresigi aŭ allogi inon, poste li apartigas najbaran inon kaj alproksimiĝas al ŝi per rapida piedirado, often kun samtempaj kapoklinoj dum la alproksimiĝado. Ino ĉiam dekomence foriras aŭ eĉ forflugas ne malproksime kaj la masklo sekvas ŝin ĉiufaje. Insistado de la masklo eventuale sukcesas, ke la ino akceptas lian proksimecon, kaj tima li sekvas la kapoklinadon kaj ofte turniĝas kaj saltetas antaŭ la ino. Sekva pariĝado estas rapida: la masklo flugilfrapetas por pluhavi ekvilibron sur la ino. Foje ino kaj masklo interplektiĝas siajn bekojn. Eble pro tio kolombo estas ankaŭ simbolo de amo.

Nestoj[redakti | redakti fonton]

Krom konstruaĵoj, Urbokolomboj ofte uzas klifojn kaj aliajn naturajn lokojn same kiel siaj praŭloj.

Nestoj ne estas multe prilaboritaj kiel faras sovaĝaj kolomboj. Preferataj nestolokoj estas en damaĝitaj konstruaĵoj. Amasa nestado okazas kiam dekduoj da birdoj kunhavas saman konstrauĵon. Mankitaj tegoloj kaj rompitaj fenestroj estas taŭgaj enirejoj; kolomboj estas lertaj por lokigi novajn enirejojn disponeblajn, ekzemple post ŝtormoj aŭ ventegoj. Nestoj kaj restaĵoj tuje damaĝas plie la lokon. Ankaŭ akvujojn ĉeestas kolomboj kaj foje falas en ili. Kiam okazas mortigo aŭ mortoj de kolombidoj, tio ne estas sufiĉa kialo por abandoni la nestolokon, ĉar ofte oni vidas mortintajn kolombidojn ĉe uzataj nestoj kaj tio ne ŝajnas problemo.

Multajn lokojn kie urbokolomboj ripozas oni kovras per pinĉiloj por eviti tion.

Eĉ ĉe nedamaĝitaj konstruaĵoj pluvokanaletoj, fenestroj de klimatiziloj, kamentuboj kaj eksteraj kornizoj povas esti uzataj kiel nestolokoj. Multaj posedantoj ĉu publikaj ĉu privataj klopodas limigi birdoripozadon per uzado de kontraŭbirdaj pinĉiloj kaj retoj por kovri kornizojn kaj ripozejojn de fasadoj kaj konstruaĵoj. Tio eble ne malpliigas la loĝantarojn de kolomboj sed povas helpi mapliigi la restaĵojn ĉe individua konstruaĵo.

Nur la pli granda kaj timida Palumbo (kiu ofte kunhavas la saman teritorion kaj manĝoresursojn) konstruas arboneston; pro ia kialo ili preferas arbojn proksimajn al ŝoseoj.

Kverado[redakti | redakti fonton]

Kverado de urbokolomboj estas preskaŭ senĉesa dum birdoj estas en la nesto; ĝi estas malofte aŭdata en aliaj okazoj escepte pariĝado. Maskloj ĉeestas la neston tiom kiom inoj kaj foje eĉ la paro.

Kontrolo de loĝantaroj[redakti | redakti fonton]

Veneno[redakti | redakti fonton]

En la lastaj jardekoj, homoj ekvenenigis urbokolombojn kiam la multnombrado ekgrandiĝis. Tio montriĝis senefekta tamen, ĉar kolomboj povas reproduktiĝi rapidege (ĝis ses fojojn jare) kaj la multnombrado povas esti determinita de la kvanto de disponebla manĝaĵo. Kiam urbokolomboj estas venenitaj, survivantaj birdoj ne abandonas la zonon. Male ili disponas de pli da manĝaĵo po birdo ol antaŭe kaj povas reproduktiĝi pli kvante; krome foraj kolomboj povas esti allogataj de tiu abundo da manĝaĵo.

Migra falko[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ Migra falko estas origine klifoloĝantoj kaj pro tio facile adaptiĝis al grandaj urboj, loĝante la fenestrokornizojn de nubskrapuloj kaj ofte manĝante nur urbokolombojn. Kelkaj urboj aktive subtenas projektojn por enmeti kaj bredi falkojn.[2]

Malpliigo de manĝodisponeblo[redakti | redakti fonton]

Pli efektiva metodo por malpliigi la multnombron de urbokolomboj estas malsato. [4][5] Tutmondaj urboj malkaŝis, ke malmanĝigi siajn lokajn birdojn kaŭzas certan malpliigon de la loĝantaro en kelkaj jaroj. Urbokolomboj tamen pluserĉos abandonitajn ujojn surgrunde kaj rubujojn.

Animalaj kontraŭreproduktiloj[redakti | redakti fonton]

Pro multnombra loĝantaro en Kalifornio, oni uzas eksperimentan projekton de animala kontraŭreproduktilo nomita "OvoControl P" en Hollywood. OvoControl P interaktivas kun ovodisvolviĝo kaj oni aldonas ĝin en manĝaĵoj. Tion subtenas aktivuloj de bestorajtoj.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Feeding Trafalgar Square's Pigeons illegal BBC News
  2. Save the Trafalgar Square Pigeons
  3. Save the Trafalgar Square Pigeons – Background
  4. Urbokolomboj en Bexley
  5. Pri kolomboj
  6. US pigeons to get contraceptives (2007-07-30). Alirita 2007-08-02.