„ Regis prema silento en la salono. La tri teatro-aktoroj, kiuj tie troviĝis, staris senparole unu kontraŭ la aliaj. Ŝajnis ke ili atendas tujan levon de l' kurteno por la sekvonta akto de la dramo, en kiu ĉiu el ili devos ludi gravan rolon. En la apuda ĉambro horloĝo sonigis unusolan obtuzan baton. Ĝi sonis kiel gongo malforte frapita. Kaj per tio la inercio estisrompita.
Angolm montris per la cigaredo al la kverka pordo.
"Tie enĉambre kuŝas mortinto kaj..." Li inhalis profunde, etendis la brakon, kaj senhate estingis la cigaredon en la apude staranta cindrujo.
Gordens rigardis al li fikse en la okulojn.
"... Kaj unu el ni tri mortigis lin," li kompletigis. ”
— ĉerpaĵo el la teksto, el la malantaŭa librokovrilo