Uretero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la uretero (en la bildo latine "ureter") kaj de pliaj organoj de la urina sistemo de vira homo

La uretero - latine ureter- laŭ PIV estas ĉiu el la du kanaletoj, kiuj kondukas la urinon de la reno en la urinan vezikon. Ureterito koresponde estas inflamo de la uretera mukozo.

Vojo[redakti | redakti fonton]

La uretero komenciĝas en la rena pelvo, speco de funelo, en kiu kolektiĝas la de la reno elfiltrita kaj koncentrita urino. La kanaleto turniĝas je proksimume 90 gradoj, kaj sekve plugvidiĝsa sub la peritoneo en la dorsa flanko de la abdomena kavo super la du finaj branĉoj de la aorto (la areo de la disbranĉigo de la arteria iliaca communis en arteria iliaca externa kaj arteria iliaca interna) kaj enfluas en la urinan vezikon.

vojo de la ureteroj de homo, rigardate de dorse; la koloro estas simbola kaj ne korespondas al la realo

Post la eniro en la vezikon ĝi plufluas ankoraŭ mallongan vojon ene de la muskola tavolo de la veziko ("enmure"), kio kaŭzas ke en la kazo de pli granda pleneco de la veziko apenaŭ eblas refluo de urino al la reno. Pro tiu vojo ene de la muskola tavolo de la veziko en la vezika mukozo ekestas du faldoj (Columnae uretericae, daŭrigo kiel plicae uretericae), kiuj limiĝas la tiel nomatan "vezikan triangulon" (trigonum vesicae).

En la tri nomataj lokoj

  • elvenejo el la rena pelvo,
  • kruciĝo de la arteria iliaca communis respektive arteria iliaca interna kaj
  • enfluejo en la urinan vezikon

la uretero malvastiĝas. Ofte la loko, en kiu ĉe virinoj la ovaria aterio (arteria ovarica) respektive ĉe viroj la testika aterio (arteria testicularis) krucas la ureteron, nomatas kvara malvastaĵo.

Malsanoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la supre nomataj malvastaĵo ofte fiksiĝas renaj ŝtonoj. Pro spasmaj muskolaj kontraktoj la uretero provas plutransportis la ŝtonojn, kio senteblas en la formo de koliko, spasma forta doloro. Ĉe pli maljunaj homoj la uretero povas esti plenigata je ŝtonoj. La ŝtonoj povas havi malsamajn grandecojn, la plej granda - kio do plej bremsas - nomatas "pilota ŝtono".

Denaskaj misfunkciejoj de la uretero povas esti malvastaĵoj en la pleja komenco de la uretero ĉe la rena pelvo, iom mislokigita aŭ trovastigita elfluejo en la urinan vezikon, partaj aŭ kompletaj duoblaĵoj de unu uretero. Malregulaj elfluejoj en la vezikon aŭ forfluaj malhelpaĵoj povas kaŭzi vezikorenan regluon kaj sekve inflamojn, kiuj povas damaĝi la renon.