Urho Kekkonen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juna Kekkonen

Urho Kaleva KEKKONEN (naskiĝis la 3-an de septembro 1900 en Pielavesi, mortis la 31-an de aŭgusto 1986 en Helsinko) estis finna politikisto, kiu estis ĉefministro de 1950 ĝis 1956, kaj estis la plej longe reganta prezidanto de Finnlando de 1-a de marto 1956 ĝis 27-a de januaro 1982. Kekkonen daŭrigis la aktive neŭtralan politikon de sia antaŭulo Paasikivi, kio ebligis al la lando havi bonajn rilatojn kaj kun socialismaj ŝtatoj, kaj kun la ŝtatoj de NATO. Lia libro La Finna Vojo aperis esperantlingve en 1989.

Frua vivo

Kekkonen plenkreskis inter modestaj cirkonstancoj en norda Finnlando. Li estis filo de arbaristo.

Li partoprenis dum la libereca kaj civita militoj en 1918 kiel kuriero. En la sendependa Finnlando laboris li kiel policisto kaj ĵurnalisto. En 1921 li translokiĝis al Helsinki, kie li studis juron kaj en 1926 finis tion. Unu jaron post tio, li iĝis advokato, sed li devis retiriĝi post mallonga tempo pro siaj krudaj rimarkoj. Politike tiutempe li estis naciisto kaj aperis en la ekstremdekstra rando de la politiko. Li agadis en 1936 kiel deputito de la Agrara Ligo en la finnlanda parlamento.

Politika kariero

Li oficis inter 1944 kaj 1946 kiel justica, inter 1937 kaj 1939 kiel interna, de 1947 ĝis 1950 kiel ministro pri eksteraj rilatoj de Finnlando kaj estro de diversaj kabinetoj. En 1941 li kontraŭis la militan aliĝon de Finnlando kontraŭ Sovetunio. En 1950 li malvenkis la prezidantajn elektojn, Paasikivi nomumis lin do ĉefministro. En la kabineto emfazis li sian celon, akiri amikan rilaton kun Sovetunio. Eksterlande oni nomis tiun politikon finnlandiĝo. Pro lia aŭtoritata stilo, oni forpremis lin el la posteno en 1953.

La erao kiel prezidanto

En 1956 li iĝis elektita prezidanto de Finnlando per eteta plimulto (151:149 voĉoj) kontraŭ la socialdemokrata Karl-August Fagerholm. De la komenco de sia enoficiĝo, li havis ĉiaman konflikton kun la plimulto de la partioj. Lin apogis nur la Popolaj Demokratoj kaj la Agrara Ligo (hodiaŭ: centra partio), en kiu ankaŭ li anis. Li ĉiam strebis konservi la sendependecon, neŭtralecon de Finnlando. Kvankam li estis klerulo, ofte akre disputis kun la partioj. Iom post iom la aliaj ĉefaj partioj komencis subteni lin, en 1968 tiel faris social-demokratoj kaj en 1974 la dekstra Koalicia partio. En 1974 lia prezidanta periodo estis plilongigita per eksterordinara leĝo ĝis 1978, ĉar li ne volis kandidatiĝi en elektoj, kiuj devus okazi en 1974.

Li certigis la neŭtralecon de Finnlando en 1975 per la Konferenco pri sekureco kaj kunlaboro en Eŭropo. Tiu politika sukcesego estas taksebla lia politika pinto.

En 1978 Kekkonen tamen partoprenis prezidantajn elektojn kiel kandidato de naŭ partioj (inter ili kvar plej grandaj partioj de Finnlando) kaj ricevis 82 % el la voĉoj.

Kekkonen suferis akcidenton dum fiŝhokado en Islando aŭtune de 1981 kaj tio kondukis al fizika (cerba) perturbo kaj malkapablo pri oficeja laboro. Oni elektis kiel lian posteulon Mauno Koivisto kaj li mortis en 1986, kvin jarojn post la akcidento.

Verkoj en Esperanto

La politika testamento de Urho Kekkonen aperis en esperanto sub titolo La finna vojo en 1989. La verko estas tradukita el esperanto en la hungaran.

Antaŭe:Ĉefministro de FinnlandoPoste:
Karl-August Fagerholm1950–1953Sakari Tuomioja1a-foje
Ralf Törngren1954–1956Karl-August Fagerholm2a-foje
Antaŭe:Prezidanto de FinnlandoPoste:
Juho Kusti Paasikivi19561982Mauno Koivisto