Urika-Rivero

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Uriko-Valo kun Uriko
Salo-produktado en Uriko-Valo
Sekigado de tapiŝoj en vilaĝa fabriko ( Uriko-Valo )

Urika-Rivero, Esperantigite Uriko ( arabe: نهر أوريكا ; france : Oued Ourika ) estas rivero en Maroko. Ĝi fontas en Alt-Atlaso kaj fluas tra la Uriko-Valo, 30 km ekde Marakeŝo. Iom da interesaj plantoj estas registritaj en tiu ĉi valo komencante en la malfrua 19-a jarcento, inkluzive Fraxinus dimorpha [1].

Tiu ĉi valo ankaŭ estas la sola ejo ene de Alt-Atlaso kie la endanĝerigita primato magoto ( Macaca sylvanus ) troviĝas, laŭ oni scias [2]. Tiu primato vivas en Mez-Atlaso kaj ekzistas kelkaj dissemitaj populacioj en Alĝerio kaj Ĝibraltaro [3].

Uriko-Valo, kaŭze de siaj multaj akvofaloj kaj pluraj vizitindaĵoj, estas tre populara tago-ekskursa celo ekde Marakeŝo. La regiono estas loĝata de berberoj kiuj vivas laŭ tradicia maniero. Malgraŭ la proksimeco de Marakeŝo, oni konsideras ke ĝi estas relative nedifekta.

Bibliografio [redakti]

Referencoj [redakti]

Africa satellite orthographic.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Afriko
  1. Joseph Dalton Hooker, John Ball and George Maw, 1878
  2. C. Michael Hogan, 2008
  3. C. Michael Hogan, 2008