Urina kaj reprodukta sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La urina kaj reprodukta sistemo - latine apparatus urogenitalissystema urogenitalis - ĉe la vertebruloj kune nomatas la urinon-produktaj organoj (latine organa urinaria) kaj la reproduktaj organoj (organa genitalia).

Tiu supera kategorio por ambaŭ organaj sistemoj elektiĝis pro ilia komuna embriologia ekesto. La komuna deveno ankaŭ ĉe plejkreskaj vertebruloj ankoraŭ videblas. La organo de la urina kaj reprodukta sistemo proksimas unu al la alia kaj havas komunan vojon el la korpo - ĉe viraj vertebruloj la uretron, ĉe inaj la vaginon kaj vulvon. Ĉefe ĉe la birdoj, sed ankaŭ ĉe la monotremoj, la reproduktaj organoj, la uretro kaj la intestaro havas tute komunan elirejon, la kloakon.