Urk
El Vikipedio
| Komunumo Urk | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
|||||
![]() |
|||||
| Provinco | Flevolando | ||||
| Urbestro | Jaap Kroon | ||||
| Ĉefloko | Urk | ||||
| Areo - Tero - Akvo |
118,00 km² 19,64 km² 98,37 km² |
||||
| Loĝantaro - Loĝdenso |
17.525 (1-a de julio 2006) 891 loĝ./km² |
||||
| Geografia situo | 52°39' N 5°36' E | ||||
| Gravaj trafikaj arterioj | N351, N352 | ||||
| Retnumero | 0527 | ||||
| Poŝtkodo | 8320-8324 | ||||
| Oficiala retejo | www.urk.nl | ||||
Urk (52°39′N 5°36′O / 52.65°N, 5.6°OKoordinatoj: 52°39′N 5°36′O / 52.65°N, 5.6°O) estas kun 17 500 loĝantoj kaj areo de 19,64 km² (kaj 98,37 km² da akvo) la plej malgranda komunumo de la nederlanda provinco Flevoland. Urk estas antaŭa insulo en la Zuiderzee (ĝis la finkonstruo de la Fermdigo 1932) kaj en la IJsselmeer ĝis 1939. En 1939 la digo, kiu ligas Urk kun Lemmer, estis preta kaj en 1942 la Noordoostpolder estis sekigita. Por la loĝantoj de Urk la insulsento ankoraŭ pluvivas; oni ekzemple ne loĝas en Urk sed sur Urk.
Urk povas esti priskribita kiel unu el la plej religiaj komunumoj de Nederlando.
