Urno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Urno laŭ PIV povas esti

  1. dum la antikva epoko, granda argila aŭ metala vazo, uzata por diversaj celoj, ekzemple ĉerpi akvon, konservi monerojn, teni la cindron de mortintoj, kolekti voĉdonilojn; (en simila signifo kiel amforo)
  2. dum multaj epokoj, ornama, ofte bronza, vazo, por kolekti en krematorio la cindron de mortinto; kaj
  3. ŝlosita kesto, kun fermebla maldika aperturo, por kolekti la voĉdonilojn.

Jam laŭ la Neolitiko urnoj estis uzataj kiel konservujo por la cindro de mortintoj. En meza Eŭropo la entombigo en urnoj iĝis kutima inter la jaroj 2500 kaj 2100 antaŭ Kristo (a.K.). Antaŭ tio ekzistis kutimoj bruligi mortintojn kaj poste sen ujo enterigi la bruligitajn korporestaĵojn. Dum la bronza epoko la entombigo de la cindro de mortintoj en urnoj kutimiĝis en la plejparto de Eŭropo kaj iĝis parto de la kulto pri mortintoj. La ekstera dezajno de la urnoj estis tre diversa: iuj havis la formon de vizaĝo aŭ de tuta homa korpo, aspektis kiel sonorilo, kiel antikva amforo aŭ alimaniere havis interesan, iom nekutiman formon.

Laŭ Francisko Azorín urno estas Argila, metala, vitra ujo uzata por konservi la cindrojn de la mortintoj, kiel monujo, kiel voĉdonila skatoleto.[1] Li indikas etimologion el la latina urna (urno).[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 207.
  2. Azorín, samloke.