Urno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Aschenurne Chiusi rem.jpg
Etruska urno por kolekto de la cindro de mortinto, el Chiusi, 6-a jarcento antaŭ Kristo (muzeo Reiss Engelhorn en Mannheim

Urno laŭ PIV povas esti

  1. dum la antikva epoko, granda argila aŭ metala vazo, uzata por diversaj celoj, ekzemple ĉerpi akvon, konservi monerojn, teni la cindron de mortintoj, kolekti voĉdonilojn; (en simila signifo kiel amforo)
  2. dum multaj epokoj, ornama, ofte bronza, vazo, por kolekti en krematorio la cindron de mortinto; kaj
  3. ŝlosita kesto, kun fermebla maldika aperturo, por kolekti la voĉdonilojn.

Jam laŭ la Neolitiko urnoj estis uzataj kiel konservujo por la cindro de mortintoj. En meza Eŭropo la entombigo en urnoj iĝis kutima inter la jaroj 2500 kaj 2100 antaŭ Kristo (a.K.). Antaŭ tio ekzistis kutimoj bruligi mortintojn kaj poste sen ujo enterigi la bruligitajn korporestaĵojn. Dum la bronza epoko la entombigo de la cindro de mortinoj en urnoj kutimiĝas en la plejparto de Eŭropo kaj iĝas parto de la kulto pri mortintoj. La ekstera dezajno de la urnoj estis tre dieversa: iuj havis la formon de vizaĝo aŭ de tuta homa korpo, aspektis kiel sonorilo, kiel antikva amforo aŭ alimaniere havis interesan, iom nekutiman formon.


Vidu ankaŭ