Urogalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Urogalo
Tetrao urogallus Richard Bartz.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Tetrao Tetrao
Specio: T. urogallus
Tetrao urogallus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Urogalo, laŭnome la taŭra koko, Tetrao urogallus, estas la plej granda kaj malhela birdo inter Kokoformaj. Ĝi estas ĉirkaŭ 100 cm longa kaj 6.7 kg peza. La plej granda iam ajn konstatita en kaptiveco havis pezon de 7.2 kg. Ĝi troviĝas en Eŭropo kaj Azio, kaj estas fama pro sia ceremonia memmontrado por pariĝado.

Ĝi estas provinca birdo de Meza Finnlando.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis unuafoje priskribata de Linnaeus en sia Systema naturae de 1758 laŭ ties nuna scienca nomo.[2]

Ties plej proksima parenco estas la Nigrabeka urogalo, Tetrao parvirostris, kiu reproduktiĝas en tajgo de lariko de orienta Rusio kaj partoj de norda Mongolio kaj Ĉinio.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Temas pri specio de loĝantaj birdoj, kiu reproduktiĝas en nordaj partoj de Eŭropo kaj okcidenta kaj centra Azio en maturaj arbaroj de koniferoj kun diversa specikompono kaj relative malferma kanopeostrukturo.

Ĝi estas ofta birdo en Skandinavio, ĉirkaŭ Balta maro kaj Rusio. La subspecioj estas malsimilaj laŭ koloro kaj grando. En multaj eŭropaj landoj la specio ĉu malaperis ĉu estas tre endanĝerigata. En Irlando malaperis. En Skotio malaperis kaj oni enkondukis la skandinavan subspecion. En Hispanio la okcidenta subspecio estas tre endanĝerigita kaj izolita de la orienta; tiu danĝero rilatas al tutmonda plivarmiĝo, ĉar temas pri antaŭglacia specio kaj ties antaŭglaciaj vivmedioj malaperas pro varmiĝo.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Urogalo en poŝtmarko de Andoro

Estas kelkaj rasoj, listitaj el okcidento orienten:

  • T. urogallus cantabricus - Nordokcidenta Hispanio.
  • T. urogallus aquitanicus - Pireneaj montoj.
  • T. urogallus major - Centra Eŭropo (Alpoj ĝis baltaj landoj).
  • T. urogallus rudolfi - Sudorienta Eŭropo (Bulgario ĝis sudokcidenta Ukrainio).
  • T. urogallus urogallus - Skandinavio; enkondukita en Skotion (1837).
  • T. urogallus karelicus - Finnlando, Karelio.
  • T. urogallus lonnbergi - Kola duoninsulo.
  • T. urogallus pleskei - Belorusio, centra eŭropa Rusio.
  • T. urogallus obsoletus - Norda eŭropa Rusio.
  • T. urogallus volgensis - Sudorienta eŭropa Rusio.
  • T. urogallus uralensis - Uralaj montoj, okcidenta Siberio.
  • T. urogallus taczanowskii - Centra Siberio ĝis nordokcidenta Mongolio.

La rasoj montras pliiĝantajn kvantojn de blanko en subaj partoj de maskloj el okcidente orienten, el preskaŭ tutnigraj kun nur iom da blankaj punktoj sube en okcidenta kaj centra Eŭropo al preskaŭ blankaj en Siberio, kie loĝas la Nigrabeka urogalo. Variado ĉe inoj estas multe malplia. La indiĝena skota populacio, kiu formortis inter 1770–1785, estis probable ankaŭ distinga raso, sed ĝi estis neniam oficiale priskribata kiel tia; same direndas ankaŭ pri la formortinta irlanda populacio.

Hibridoj[redakti | redakti fonton]

Urogaloj eventuale hibridiĝas aŭ almenaŭ hibridiĝis kun la Tetro (tiuj hibridoj estis konataj per la germana nomo Rackelhahn) kaj kun la pli proksime rilata Nigrabeka urogalo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Urogalo kaj urogalino.
Tetrao urogallus

La virbirdo atingas ĝis 1 m longa kaj averaĝe 4 kg peza, sed 3.3 al 6.7 kg. La malsimileco inter ino kaj malino estas sufiĉe granda laŭ aspekto kaj grando: urogalino estas nur duonpeza (1.5-2.5 kg) kaj 54-64 cm longa kun enverguro de 70 cm. Temas pri evidenta kazo de seksa duformismo. La masklo povas esti 74 al 115 cm longa kaj havas enverguron de ĉirkaŭ 1.2 m.

La masklo estas nekonfuzebla, ĉefe dum pariĝado, kiam malfermas sian nigran voston regule makulita per du strioj de blankecaj markoj. La plumaro estas malhelgriza al malhelbruna. La flugiloj estas malhelbrunaj (surŝultre klare videbla blanka makulo), la korpo brile bluverda ĉefe ĉebruste kaj kapo kaj kolo malhelgriza. Tamen demalproksime la birdo ŝajnas nigra. La ventro kaj subvosto varias el blanka al nigra depende de la raso (vidu supre). Beko blankeca kaj sube longa nigra plumaro kvazaŭ barbo. Superokule ili havas ruĝan makuleton de nuda haŭtaĵo. La ino havas tiun lastan ruĝan makulon multe malpli grandan kaj same la blankan makulon surŝultre; krom tio, nur brunan plumaron kun nigra kaj blankeca strieco kaj sube pli ruĝecan ĉe kolo kaj supra brusto kaj pli helan ĉe ventro. En la piedoj ili havas skvamojn, kiuj estas tre utilaj por piediri surneĝe; tiuj skvamojn lasas klarajn spurojn per kiuj eĉ oni povas rekoni la sekson de la birdo. Ambaŭ seksoj havas blankan punktomakulon en ŝultro. Ili havas plumajn krurojn, ĉefe vintre por protekton kontraŭ malvarmo.

La idoj similas al la ino pro la kamufla koloraro, kiu estas pasiva protekto kontraŭ predantoj. Krome ili portas nigrajn kronoplumojn. Je aĝo de ĉirkaŭ 3 monatoj, fine de somero, ili plumoŝanĝas laŭgrade al plenkreska plumaro de virbirdoj kaj inoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Urogalo estas taga ĉasbirdo, tio estas ties aktiveco estas limigita al lumtagaj horoj. Ili pasas nokton en malnovaj arboj kun horizontalaj branĉoj. Tiuj dormejaj arboj estas uzataj por kelkaj noktoj, ili povas esti surmapigitaj facile ĉar la grundo sub ili estas kovrata de fekaĵoj.

La inoj estas surgrundaj reproduktuloj kaj pasas la nokton surneste. Antaŭ ekflugo de la idoj ŝi pasas nokton kun ili en densa ŝirmo surgrunde. Dum vintro la inoj rare subeniras surgrunde kaj plej parto de ŝpuroj surneĝe estas el virbirdoj.

La Urogaloj ne estas elegantaj flugantoj pro sia korpopezo kaj mallongaj, rondoformaj flugiloj. Dum ekflugo ili produktas subitan tondrobruon kiu forpelas predantojn. Pro korpogrando kaj enverguro ili evitas junajn kaj densajn arbarojn por flugado. Dum tio ili faras mallongajn glitoflugojn. Ties plumoj produktas fajfan sonon.

masklo de Urogalo.

Printempe okazas bunta ceremonia seksardo. La plej grandan parton de tiu aktivado okupas konkurencon inter najbaraj virbirdoj aŭ foje inter du el ili en la sama kantejo "lek". Frumatene la viroj laŭtege kaj seke kantas surbranĉe apud sia dormejo kaj inoj venas suben. Poste li subeniras kaj pariĝas foje ne nur kun unu ino, sed kun pliaj. Somere la birdoj vivas surgrunde kaj manĝas ne nur vegetaraĵojn sed ankaŭ ĉiajn bestetojn: vermojn, formikojn, ktp. Aŭtune povas okazi kvazaŭ seksarda kantado, kiu utilas nur por markigi teritoriojn kaj prepariĝi por printempa seksardo. Vintre ili revenas al surarba vivo kaj vegetarana manĝo. La inoj preskaŭ neniam malsupreniras surgrunden vintre.

Pariĝado kaj reproduktado[redakti | redakti fonton]

La pariĝa sezono de la Urogalo komencas dum la printempa vetero progresas, vegetaĵaro disvolviĝas kaj laŭ altitudo inter marto kaj aprilo kaj daŭras ĝis majo aŭ junio. Tri kvaronoj de tiu longa reprodukta sezono konsistas el simpla teritoria konkurenco inter virbirdoj ĉu najbaraj ĉu en la sama masklejo “lek”.

Frumateniĝe la arba pariĝado komencas sur dika branĉo de elstara arbo. La virkoko sintenas sin kun levataj kaj malfermaj vostoplumoj, rektigita kolo, beko indikante ĉielon, flugiloj subenigitaj kaj tiele li komencas sian tipan kanton. Tiu konsistas el kvar partoj, tamburetado, tamburrulado, korkeltiro kaj gluglado aŭ spirado.


Nur fine de la pariĝada ceremonio la inoj alvenas al la ceremoniejo, nomata ankaŭ lek, kio signifas ludo en norvega. Tiam la virkoko pluas la ceremonion surgrunde en malferma proksima loko. La ino, preta pariĝi, kaŭras kaj krietas plendan sonon. Se estas pli da unu virkoko en la masklejo lek, estas ĉefe la koko alfa kiu kopulacias kun la estantaj inoj. En tiu fazo la Urogaloj estas ege sensivaj kontraŭ ĝenado kaj eĉ observado de unu homo povas kaŭzi la ekflugon de inoj kaj fuŝi la kopulacion en tiu mallonga tempero kiam ili pretas koncipiĝi.

Kiel tradicie scias ĉasistoj aliflanke, la virkokoj estas malpretaj rekoni alarmajn signalojn dum la pariĝa ceremonio. Tio estis kialo de tre konata referenco de la specio en populara kulturo: en unu el la famaj filmoj kie rolulis Romy Schneider, la juna Imperiestrino Sissi estas ĉasanta kun sia onklo. Kiam li estas pafonta al maskla urogalo profitante lian ŝajnan surdecon, ŝi sukcesas timigi la birdon kiu fuĝas. Tio estas uzata kiel metaforo por la ŝanĝoj alportitaj de virineco: ĉar enamiĝinta ŝi ekkonscias pri la asocia sento de senkonscio kiu permesas ŝin samsenti kun la birdo (dum simpla junulino simple estus preferinta ĉastrofeon).

Estas pli malgranda ceremonia epoko aŭtune, kiu utilas por marki la teritoriojn por la vintraj monatoj kaj la venonta sezono.

Tetrao urogallus urogallus

La ino konstruas neston surgrunde inter herbo kaj sekaj folioj, ofte ĉe pino aŭ inter malaltaj branĉoj de juna arbo. Ĉirkaŭ tri tagojn post kopulacio la ino komencas ovodemetadi. Post 10 tagoj tio finiĝas, la averaĝa ovaro estas de 8 ovoj sed povas esti ĝis 12, rare nur 4 aŭ 5 ovoj. Aprile, maje aŭ junie (se pli norde aŭ pli alte) ŝi demetas 5 ĝis 9 flavecajn ovojn makulitajn brune similajn laŭ grando kaj formo al tiuj de kokinoj, sed kun tiuj makuletoj. Ŝi kovas ilin ĉirkaŭ unu monato. Tuj post ĉies eloviĝo la idaro estas translokigita de patrino al pli sekura loko (elnestiĝo). La idozorgado daŭras ĉirkaŭ 26–28 tagoj depende de vetero kaj altitudo. La idoj flugas antaŭ unu monato post la eloviĝo, eĉ antaŭ la tuta plumiĝo. Post plenkreska plumoŝanĝo je trimonata aĝo la idoj havas malsimilan plumaron laŭ sekso.

Komence de la reprodukta sezono la ino estas tre sensiva al ĝenado kaj elnestiĝas rapide. Fine ŝi toleras iome ĝenadon, kaŭras sur neste kiu kutime estas kaŝita sub malaltaj branĉoj de juna arbo aŭ rompita arbokrono. Dum kovado la ino sidas surneste kaj eliros nur se ĝenado okazas proksimege. Kovantaj inoj rare pasas pli da unu horo forneste manĝante kaj tiele ŝi iĝas iome senfekokapabla. Esto de proksima nesto estas ofte indikata de distingaj longecaj kaj senformaj fekaĵoj. Eloviĝo okazas preskaŭ kolektive kaj tuj poste okazas elnestiĝo por eviti atakeblon. Abandonitaj nestoj ofte enhavas fekaĵojn; malplenigo el la inaj apendicoj okazas dum la kovada periodo.

Post eloviĝo la idoj dependas de varmigo fare de la ino. Kiel ĉe ĉiuj frumaturaj birdoj la idoj estas tute kovrataj de lanugo je eloviĝo sed ne kapablas reteni sian korpotemperaturon kiu estas 41 °C ĉe tiuj birdoj. Dum malvarmo kaj pluva vetero la idoj bezonas esti varmigitaj de la ino ĉiun kelkan minuton kaj dum la tuta nokto.

Ili serĉas manĝon sendepende kaj predas ĉefe insektojn, kiel papilioj raŭpoj kaj larvoj (estas specializa papilio kies raŭpoj disvolviĝas nur ĉe Vaccinium myrtillus), formikoj, miriapodoj, grundaj skaraboj kaj simile.

Ili kreskas rapide kaj plej parto de la energio konsumita estas transformata en proteino de flugo muskolaro (la blanka viando ĉirkaŭ la brusto ĉe kokoj). Je aĝo de 3–4 semajnoj ili povas ekflugi, el tiam ili komencas dormi en arboj en varmaj noktoj. Je aĝo de ĉirkaŭ 6 semajnoj ili povas reteni sian korpotemperaturon. La lanugo estis ŝanĝinta al nematura plumaro kaj je aĝo de 3 monatoj alia plumoŝanĝado metas ilin en sia antaŭkreska plumaro kaj tiam ambaŭ seksoj povas esti facile distingataj.

Komece de septembro la familioj ekdissiĝas. Unue disiĝas la junaj kokoj, poste la junaj inoj, kaj ambaŭ seksoj povas formi izolajn manĝogrupojn vintre.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ino en Bavaria Arbaro, Eŭropo

Urogaloj restas ĉiam ĉe sia arbaro, do, ili manĝas ĉefe ties foliaron. Ĉar plej ofte ili vivas ĉe pinarbaro, oni manĝas ĉefe pinglojn, do, iliajn foliojn. Aliaj urogaloj plej ofte manĝas foliojn de ileksoj, kverkoj, ktp., sed ankaŭ fruktojn, berojn. Foje ili manĝas insektojn ĉefe por la idaro kiuj bezonas urĝe proteinojn, ĉar en montara regiono somero mallongas. Ĉar vintre oni manĝas nur pinglojn, kio estas vere malmola manĝaĵo, tiuj birdoj serĉas kaj englutas ŝtonetojn kiuj utilas kiel dentoj.

La Urogalo vivtenas sin el varia manĝotipo, inklude burĝonojn, foliojn, berojn, insektojn, herbojn kaj vintre ĉefe koniferajn pinglofoliojn; oni povas vidi la manĝorestojn en ties fekaĵoj, kiuj estas ĉirkaŭ 1 cm de diametro kaj 5–6 cm in longaj. Plej parto de la jaro la fekaĵoj estas de solida konsisto, sed dum maturiĝo de mirteloj, tiuj hegemonias en la dieto kaj la fekoj iĝas senformaj kaj bluecnigraj.

La Urogalo estas tre specializita herbivoro, kiu manĝas preskaŭ nur foliojn kaj berojn de mirtelo kun iome da herbosemoj kaj freŝajn burĝonojn de Ciperacoj somere. Junaj idoj dependas el manĝo riĉa je proteino en siaj unuaj semajnoj kaj tiele ili predas ĉefe insektojn. La disponebla insektokvanto estas ege influata de vetero – sekaj kaj varmaj kondiĉoj permesas rapidan kreskon de idoj, dum malvarma kaj pluva vetero okazigas altan mortindicon inter ili.

Dum vintro, kiam alta neĝokovro malhelpas aliron al grunda vegetaĵaro, la Urogaloj pasas plej parton de tago kaj nokto surarbe, kie ili manĝas tiam koniferajn pinglofoliojn de piceo, pino kaj abio same kiel burĝonojn de fago kaj sorbo.

Por digesti tiun duran vintromanĝon la birdoj bezonas sablerojn, malgrandajn ŝtonetojn aŭ gastrolitojn kiujn ili aktive serĉas kaj englutas. Kun ties tre muskolaj stomakoj, tiuj stomakaj ŝtonetoj funkcias kiel muelilo kaj rompas la pinglofoliojn kaj burĝonojn en malgrandaj eroj. Krome Urogaloj havas du apendicojn kiuj ege kreskas vintre. Per helpo de simbiozaj bakterioj, la plantomaterialo estas digestata tie. Dum la mallongaj vintraj tagoj la Urogaloj manĝas preskaŭ konstante kaj produktas vomaĵojn preskaŭ ĉiu 10a minuto.

Vivmedio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Pro siaj interrilataj kaj flugaj kutimoj la urogaloj bezonas malfermajn arbarojn aŭ arbarojn kiuj havu proksime malfermajn zonojn. La arbaro povas esti de pinoj, betuloj, fagoj, kverkoj, ktp. La birdoj (maskloj unuflanke kaj inoj aliflanke) estas teritoriaj kaj markas por si mem areon de 1 km proksimume.

Ĝi povas troviĝi en arbaroj de tajgo de norda kaj nordorienta Eŭrazio ene de latitudoj de malvarmaj temperaturoj kaj arbarzonoj de koniferoj en la montaj teritorioj de mezvarma Eŭropo.

La Urogalo estas adaptita al originaj habitatoj – malnovaj arbaroj de koniferoj kun riĉa interna strukturo kaj densa grunda vegetaĵaro de specioj de Vaccinium sub hela kanopeo. Ili manĝas ĉefe speciojn Vaccinium, ĉefe mirtelo, trovas ŝirmon en juna arbokreskoj, kaj uzas malfermajn spacojn por flugi. Kiel habitataj specialistoj, ili apenaŭ uzas aliajn arbartipojn.

La Urogalo, kaj ĉefe ino kun idoj, postulas resursaron kiu enhavas partojn de malgrandaj herbejeroj: tio estas manĝoplantoj, malgrandaj insektoj por idoj, ŝirmo en densaj junaj arboj aŭ alta grunda vegetaĵaro, malnovaj arboj kun horizontalaj branĉoj por dormi. Tiuj kriterioj kuniĝas plej bone en malnovaj arbaroj kun piceoj kaj pinoj, densa grunda vegetaĵaro kaj lokaj arboj rekreskintaj sur sekaj deklivoj en sudaj al okcidentaj flankoj. Ties malfermaj areoj permesas subenajn flugojn kaj arborekresko havigas ŝirmon.

En malaltaj teroj kiaj arbaraj strukturoj disvolvigitaj dum jarcentoj pro troa ekspluatado, ĉefe por produktado de ligno kaj pro paŝtado de brutaro. En altaj teroj laŭlonge de bordoj de montaj areoj en moderklimata Eŭropo same kiel ĉe tajgaj regionoj el Fenoskandio al Siberio borealaj arbaroj montras tiun malferman strukturon pro akra klimato, kiu havigas bonegajn habitatojn por la Urogalo sen homa influo. Densaj kaj junaj arbaroj estas evitataj ĉar tie estas nek ŝirmo nek manĝo kaj la flugo de tiuj grandaj birdoj estas ege malhelpata.

La abundo de Urogaloj dependas - kiel en plej parto de aliaj specioj - de habitatokvalito, tio estas tre sunbanaj malfermaj, malnovaj miksitaj arbaroj kun piceo, pino, abio kaj iome da betuloj kun riĉa grundokovro de specioj de Vaccinium.

Printempaj teritorioj estas ĉirkaŭ 25 hektarojn por birdo. Komparebla abundo troviĝas en tajgaj arbaroj. Tiele la Urogalo neniam havis precizajn altajn densecojn, spite legendoj de ĉasistoj. Plenkreskaj virurogaloj estas tre teritoriemaj kaj okupas teritoriojn de 50 al 60 hektaroj de taŭga habitato. Inaj teritorioj estas ĉirkaŭ 40 hektarojn. La tutjara teritorio povas esti de kelkaj km² (centojn da hektaroj) kiam ŝtormoj kaj forta neĝofalo devigas la birdojn vintrumi je pli malaltaj altitudoj. Teritorioj de inoj kaj maskloj povas koincidi.

La populacio de Skotio iĝis formortinta, sed oni enmetis populacion el Norvegio; en Germanio ĝi estas en la "Ruĝa listo" kiel specio minacata je formorto, kaj ne plu troviĝas en la plej malaltaj montaraj areoj de Bavario; en la Bavaria Arbaro, la Nigra Arbaro kaj la montoj Harco la nombroj de survivantaj urogaloj malpliiĝas spite amasajn klopodojn bredi ilin kaptivece kaj liberigi ilin en naturon; kaj en Svisio, en la Svisaj Alpoj kaj en la Ĵuraso. Tiu specio estas formortinta el Belgio.

La plej danĝeraj minacoj kontraŭ tiu palearktisa specio estas habitatodegradado, ĉefe pro konverto de diversaj indiĝenaj arbaroj en ofte plantejoj de ununura lignospecio, kaj pro kolizio de la birdoj kontraŭ agrikulturaj bariloj uzataj por enfermi cervojn for de plantejojn. Ankaŭ pliiĝantaj nombroj de malgrandaj predantoj (kiaj Ruĝa vulpo) pro perdo de grandaj predantoj (kiaj lupoj, ursoj) povas kaŭzi problemojn en kelkaj areoj. En kelkaj areoj, malpliiĝo estas kaŭzitaj de troa ĉasado, kvankam ĉasleĝoj en multaj areoj haltis tion. Ĝi ne estis ĉasata en Skotio aŭ Germanio dum ĉirkaŭ 30 jaroj.

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio havas ĉirkaŭkalkulatan teritorion de 1-10 milionoj da km² kaj populacio de inter 1.5 kaj 2 milionoj da individuoj nur en Eŭropo. Estas iome da pruvo de populacimalpliiĝo, sed oni supozas, ke la specio ne alproksimiĝis al sojloj por populacimalpliiĝo fare de la IUCN Ruĝa Listo de pli da 30 % en dek jaroj aŭ 3 generacioj, kaj tiele ĝi estas pritaksata kiel Malplej Zorgiga.[3]

En Hispanio[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el tiuj subspecioj malpliiĝas ĉefe pro reduktado de vivmedio. Ekzemple en Hispanio la okcidenta subspecio loĝas ĉe deciduaj arbaroj kiel fagaro kaj kverkaro, do multe suferas vintre kompare kun la pirenea subspecio kiu ĝuas pinarbarojn. Tiele la okcidenta malpliiĝis dum la lastaj 20 jaroj de la jarcento el preskaŭ 600 viroj ĝis nur ĉirkaŭ 200.

La kialoj de tiu ĝenerala malpliiĝo estas diversaj:

  • malpliigo de vivmedio,
  • arbohakado, konstruado de ŝoseoj, ktp.
  • ŝtelĉasado,
  • ŝanĝo de arbospeco,
  • homa ĉeesto: ekskursoj, skiado, ĉasado, brutbredado, ktp.
  • dratbariloj ĉefe porcervaj, kie pereas multaj mallertaj flugantaj urogaloj,
  • natura ovo- kaj idrabado farata de aproj, vulpoj, ktp.

Kiel informis jam la hispana naturalisto Félix Rodríguez de la Fuente en sia televidserio "Fauna", la nordokcidenta subspecio de Hispanio nome Tetrao urogallus cantabricus -restaĵo de glaciepoko- estis minacata el la 1960-aj jaroj pro komerca rikolto de la beroenhavaj branĉetoj de ilekso por vendado kial Kristnaska ornamaĵo -praktiko tute fremda tie kaj importita el Anglosaksaj landoj. Feliĉe lia kampanjo sukcesis, la publiko komprenis la stultaĵon kiujn ili estis farinte (ĉiukaze akceptiĝis plastaj surogatoj), tiu praktiko estis malpermesata kaj ilekso protektita.

En Britio[redakti | redakti fonton]

En Skotio la populacio ege malpliiĝis el la 1960-aj jaroj pro porcervaj bariloj, predado kaj manko de taŭga vivejo (kaledoniaj koniferaroj). La populacio falis el supro de 10,000 paroj en la 1960-aj jaroj al malpli da 1000 birdoj en 1999. Oni supozis eĉ, ke la birdo iĝos formortinta en Britio ĉirkaŭ 2015. Tamen post forta laboro fare de la RSPB kaj aliaj organizoj ili povas nun sperti ioman rekuperon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2004). Tetrao urogallus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11-a de majo 2006. Datumbazero inkluzivas kial ĉi specio estas malplej zorgiga.
  2. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., 159. "F. cera pedibusque flavis, dorso fusco, nucha alba abdomine pallido maculis oblongis fuseis." 
  3. iucn

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]