Ursa ajlo
El Vikipedio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Allium ursinum L. |
Ursa ajlo (latine: allium ursinum, sinonimoj allium latifolium, a. nemorale, ophioscorodon ursinum) aŭ "sovaĝa ajlo" estas staŭda, unukotiledona planto simila al kutima ajlo, cepo, poreo, askalono kaj ŝenoprazo. Ĝi apartenas al la biologia genro ajlo kaj la familio aliacoj (kiu estis antaŭe konsiderita kiel sub-familio de liliacoj). Krom la taksona subspecio "kutima" ursa ajlo (allium ursinum subsp. ursinum) ankoraŭ ekzistas la subspecio "ukrainia" ursa ajlo (allium ursinum subsp. ucrainicum), kiu havas pli malglatajn foliajn tigojn.
[redakti] Priskribo
Ursa ajlo estas plurjara, herba planto, kiu atingas altecon de inter 20 kaj 50 centimetroj. Ĝi havas rektan, du- ĝi-lateran tigon. La plantojhavas longtigajn, lancoformajn foliojn, kiuj larĝas du ĝis kvin centimetrojn.
La ursa ajlo havas florarojn el po kvin kaj dudek unuopaj floroj. La floroj havas po ses blankajn petalojn, kiuj aranĝiĝas stelforme.
La odoro similas al tiu de kutima ajlo, sed malpli fortas. La folioj sur la norda hemisfero aperas ekde februaro respektive marto, kaj la plantoj floras inter aprilo kaj junio. La du ĝis tri centimetrojn grandaj semoj de la plantoj havas malgrandajn aldonaĵojn, kuj estas tre ŝatataj de formikoj kaj garantias seman plutransportadon. Fine de majo, post la florado, la planto ĉesas kreski, kaj remalgrandiĝas ĝis la sekva februaro.
[redakti] Disvastiĝo
Ursa ajlo ekzistas sovaĝe en preskaŭ tuta Eŭropo kaj norda Azio, aparte en ombraj riverobordaj herbejoj kaj herbejaj arbaroj - precipe la plantoj ŝatas proksimecon de fagaj arbaroj. Sed krome ĝi intertempe grandkvante kultiviĝas en ĝardenoj.
[redakti] Fotaj impresoj
Florbedoj de arbare floranta ursa ajlo tute pitoreske aspektas tiel: