Urso-insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Urso-insulo (Norvegio))
Urso-insulo
Mapo de la Urso-insulo
Mapo de la Urso-insulo
insulo
Akvejo Barenca Maro
Geografia situo 74° 30′ N, 19° 0′ O (mapo)74.519563Koordinatoj: 74° 30′ N, 19° 0′ O (mapo) f1
Urso-insulo (Svalbard kaj Jan Mayen)
Urso-insulo (Svalbard kaj Jan Mayen)
DEC
Urso-insulo
Urso-insulo

Map

Longo 19,7 kmf2
Larĝo 13,2 kmf3
Areo 178 km² f4
Plej alta loko Urd, Miseryfjellet
563 mf5
Loĝantaro 9
<1 loĝ./km²
Ĉefa loko Herwighamna (meteorologia stacio)
Situo de la Urso-insulo
Situo de la Urso-insulo
vdr
Bjørnøya, sude de la Spicbergoj
marborda klifo kun birdokolinio sur la suda Urso-insulo
Miseryfjellet, la plej alta monto de la insulo

La Urso-insulo (norvege Bjørnøya) apartenas al Norvegio, havas surfacon de 178 km², situas ĉe 74°30' norda latitudo kaj 19° orienta longitudo inter Nordkap kaj Spicbergoj. Ĝi formas kun la insularo de la Spicbergoj la teritorion Svalbard.

La insulon malkovris en junio de 1596 la nederlandaj ŝipveturistoj Willem Barents kaj Jacob van Heemskerk. La insulo povas danki sian nomon al observita naĝanta blankurso. La insulo estas montara (ĝis 536 m) kun mara-polusa klimato (jara averaĝa temperaturo -2,3 °C) kaj tundra plantaro. En somero de 1898 la polusa esploristo Theodor Lerner pretendis la insulon por la Germana imperio, kio kondukis al streĉoj al Rusio.

La Urso-insuloj estis iam centro de balenĉasado.

Plej verŝajne, proksime al la insulo mortis en 1928 la polusa esploristo Roald Amundsen, kiam li provis helpi la italan aerŝipon Italia.

Dum la Dua mondmilito funkciis tie aŭtomata germana radiostacio, kiu estis malmuntita en septembro de 1943.

En 2003, loĝis la insulon nur kunlaborantoj de norvega meteologia stacio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]