Urso (gejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la Internacia Komunumo de la Ursoj

La komunumo de la ursoj estas subkulturo ene de la geja komunumo. Estas konsiderataj ursoj al la gejoj kun fortika korpo kaj faciaj kaj korpaj viloj. La ursoj emas al vireco kaj multfoje eĉ ĝenerale malakceptas la inemon de la aliaj gejoj aŭ de la tuta GLAT-a kolektivo.

Ekzistas multaj debatoj pri la ĝusta difinado pri kio estas "urso". Kelkaj pensas ke nur identigante sin kun la ursoj jam apartenas al tiu komunumo , aliaj argumentas ke por aparteni al la komunumo la viroj devas posedi unu el la fizikaj karakterizoj: granda korpo, viloj faciaj aŭ korpaj.

La ursoj havas siajn proprajn ejojn por amuziĝo kaj multaj eventoj estas organizataj por tiu ĉi geja komunumo, en kiuj oni povas amikiĝi kun aliaj "ursoj", "ursidoj" aŭ "ĉasistoj".

Komencoj

Marŝado de ursa grupo dum la Tago de la Geja Fiero en Sankta Francisko 2004.

La socia fenomeno de la ursoj naskiĝis fine de la 1980-aj jaroj, ene de la geja komunumo de Sankta Francisko (Kalifornio, Usono). Ĝi temas pri alternativa movado naskiĝinta kiel protesto al la prototipo de vira beleco reganta la socion, kiu konsistas el pligravigi la junan korpon, sveltan kaj senharan kiu estas laŭdata en la amaspublikigiloj.


La unua publikigaĵo dediĉita al la disinformado de la "mondo de la ursoj" estis Bear Magazine, kiu naskiĝis el la ideo de ursoj kiuj renkontiĝis en Lone Star, trinkejo de Sankta Francisko. Kio unue estis malgranda movado el la geja subkulturo de tiu ĉi urbo eketendiĝis de buŝo al buŝo al aliaj regionoj, poste per la bultenoj kaj anonctabuloj de interreto.

Nuntempe ekzistas multaj periodaĵoj (Bear Magazine, American Bear, Husky, ktp.). Multaj hejmpaĝoj por kontakti ursojn. Ankaŭ estas pornaj kinoproduktejoj dediĉataj speciale al tiu ĉi kolektivo, kun kelkaj "steluloj" de la ursa pornografio, kiu eble la plej konata estas Jack Radcliffe.

Terminaro

Mr. DC Bear Cub 2006 kaj Mr. DC Bear 2006

Terminaro de la komunumo de ursoj:

  • Urso (en angla lingvo bear): viro ĝenerale kun dika ventro kaj kun abundaj viloj en la korpo. Fortikulo. Matura aspekto.
  • Ursido (en la angla cub): junulo kun ursa aspekto kaj korpo.
  • Polusa Urso (en la angla polar bear): matura viro urso-aspekta sed tre blankhara, kun barbo kaj hararo blankaj.
  • Ĉasisto (en la angla, chaser laŭlitere persekutanto): Iu kiu estas allogata de la urso sed ĝia korpo ne korespondas al la fizika stereotipo kaj de la ursoj kaj de la ursidoj.
  • Chub o Chubby (en esperanto diketa o dikegeta): obeza viro ĝenerale sen korpaj viloj .
  • Muscle bear: en esperanto, muskolo viro.
  • Paĉjo urso (en la angla daddy bear): estas viro alta kaj plenaĝulo kiu emas la ursidojn (junuloj).
  • Lupo estas viro el normala kompleksio sed vilulo.
  • Lutro estas malalta aŭ maldika viro kun viloj.
  • Renkonto organizita renkontiĝo de ursoj.
  • Leather Bear (leda urso) urso kiu uzas vestaĵoj en nigra ledo.