Ursula von der Leyen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ursula von der Leyen en 2009

Ursula Gertrud VON DER LEYEN [urzula gertrut fon der lajen] (naskita Ursula Albrecht [albreĥt] la 8-an de oktobro 1958 en Elsene, Belgio) estas germana politikistino. Ŝi reprezentas la kristandemokratian partion CDU, unu el tri partioj kiuj kune konsistigas la registaran koalicion.

De 2003 ĝis 2005 ŝi estis ministro pri socialaj aferoj, virinoj, familioj kaj sano de Malsupra Saksio. De 2005 ĝis 2009 ŝi estis ministro pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio en la ministraro unua de Angela Merkel. En 2009 ŝi transprenis la postenon de ministro pri laboro kaj socialaj aferoj de la sampartiano Franz Josef Jung. En la tria ministraro de Angela Merkel, kies konsisto estis oficiale publikigita la 15-an de decembro 2013, ŝi havas la postenon de ministro pri defendo.

Eduko kaj profesio

Ursula Albrecht abiturientiĝis en gimnazio en Lehrte, Germanio. De 1977 ĝis 1980 ŝi studis ekonomikon en la universitatoj de Göttingen kaj Münster, sed ne finis tiujn studojn. Anstataŭe ŝi ekstudis medicinon en la Medicina Universitato de Hanovro. En 1987 ŝi trapasis la finan ekzamenon kaj ricevis kuracistan aprobacion. Poste ŝi laboris en la ginekologia fako de la universitata malsanulejo. En 1991 ŝi dokoriĝis.

Post la nasko de sia tria infano Ursula von der Leyen 1992 rezignis pri siaj klopodoj fariĝi fakkuracistino pri ginekologio. De 1992 ĝis 1996 ŝi kaj ŝia familio vivis en Usono. De 1996 ĝis 2002 ŝi estis kunlaboranto de Friedrich Wilhelm Schwartz en la epidemiologia fako de la Medicina Universitato de Hanovro. Depost ekzameno en 2001 ŝi rajtas nomi sin Mastro pri Publika Sano.

Familio

Ursula von der Leyen estas la filino de la eksa ĉefministro de la germania federacia lando Malsupra Saksio, Ernst Albrecht (CDU), kaj de lia edzino Heide Adele. Ŝi havas kvin fratojn. Ekde la jaro 1986 ŝi estas la edzino de la medicina profesoro Heiko von der Leyen. La paro havas sep infanojn. La familio loĝas en Burgdorf.

Eksteraj ligiloj

greke persona retejo Informoj pri Ursula von der Leyen en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)