Ursulanina preĝejo (Sibiu)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ursulanina kirko (Sibiu))
Historia vido de la tuta komplekso.
Hodiaŭa fasado; dekstre la eksa monaĥinejo, poste lernejo por geinstruontoj.
Interno.

La Ursulanina preĝejo (rumane: Biserica Ursulinelor, germane: Ursulinenkirche) estas unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Sibio (strada G-ral Magheru 35-38).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis ordena preĝejo de la dominikanoj je la komenco. Post la Reformacio la monaĥejoj nuliĝis en la germanaj vilaĝoj kaj urboj. Kun la alveno de la Habsburgoj komenciĝis rekatolikigo. La ursulaninoj transprenis la preĝejon en la 1753-a jaro, instalis lernejon por knabinoj kaj ŝanĝis la preĝejon stile al baroka preĝejo. Gotikstilaj restis la sakristio kaj flanka kapelo de la maldekstra malĉefa navo (kun portalo, fenestroj kaj kolonoj]].

La interno ricevis tri novajn altarojn: la ĉefa montras la kroniĝon de la Dipatrino, ĉe la dekstra flanka altaro aperas Sanktaj Ursulo kaj Angela Merici. Supre videblas Sankta Emeriko. Sur la maldekstra flanka altaro estas Angela Merici instruanta la lernantinojn. Observas la tuton trankvile de supre Sankta Stefano de Hungarlando.

En la triumfarko dividanta la ĥorejon kaj la navon estas enskribo kiu memoras la mecenatinon Maria Tereza de Aŭstrio kun indiko de la jaro 1774. [1]

Uzo nuna[redakti | redakti fonton]

Ekde 1997 uzas la preĝejon la komunumo de la Rumana grek-katolika eklezio en Sibio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĝi tekstas: Haec aedes pietate Mariae Theresiae reginae augustae fulta ac restaurata est – Tiu ĉi konstruaĵo pro la pieco de la honorinda regantino Maria Tereza farita kaj renovigita estis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alexandru Avram, Vasile Crișan - "Ghid de oraș. Sibiu" (Ed. Sport-Turism, București, 1983), p. 100
  • Alexandru Avram - "Municipiul Sibiu. Centrul istoric", în "Topografia monumentelor din Transilvania" (vol. 5.1.1.), Köln, p. 84-85.
  • Brigitta G. Hannover Moser: Siebenbürgen: Rund um Kronstadt, Schäßburg und Hermannstadt, Trescher Verlag, Berlin, 2a eldono 2013, p. 115-116.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]