Ursulanina monaĥejo de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La monaĥejo rigardanta al la Anger-placo; dekstre estas la domo Zur Grünen Aue und Kardinal.
Meza navo de la preĝejo.

La Ursulanina monaĥejo estas, krom la aŭgustena monaĥejo la sola ankoraŭ ekzistanta klostro en la urbocentro de Erfurto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis fondita la klostro ĉ. en 1136, kun romanikstila kirko kaj fremdulejo, por kanonikinoj aŭgustenanaj. En 1183 imperiestro Frederiko la 1-a skribis protektan dokumenton por la Anger-klostro, kiu troviĝas hodiaŭ en la erfurta urboarkivo.

Ĉ. la jaro 1200-a Magdalenaninoj transprenis la klostron. Ekde 1667 ĝis nun posedas ĝin ursulaninoj, kies ĉefa tasko estis la instruo kaj eduko de knabinoj (poste ankaŭ de infanoj kaj plenkreskuloj). Ilia agado en tiu kampo estis restriktita respektive malpermesita dum la Kulturbatalo de 1879-87, dum la Tria regno kaj dum komunisma tempo.

La kirko[redakti | redakti fonton]

Pietato el 1340, en la t.n. ĥorejeto

La hodiaŭa preĝejo estis konstruita laŭ gotika stilo dum la dua mezo de la 13-a jc., post kiam la antaŭa estis forbrulinta. De 1895 ĝis 1897 oni restaŭris ĝin kaj formetis la tomboslabojn de erfurtaj altranguloj de la planko por meti ilin en la Malnovan Anger-tombejon. Ili troviĝas nun en la interna korto de la monaĥejo. En 1935 fariĝis nova renovigo.

Pro bombardado la 20-an de julio 1944 la preĝejo komplete brulkonsumiĝis. Ĉe la rekonstruo oni intence faris ejon iom alian per nova meblarigo kaj forlasado de ĉiu ajn stukaĵo. Bildojn kaj plastikaĵojn oni ricevis de aliaj katolikaj domoj.

Ekde 1950 denove estis regulaj diservoj. La laboroj daŭris ĝis 1958[1] Post 1990 la preĝejo denove diligente restaŭriĝis. La lastpasinta restaŭrado iĝis de 2004-08.

De la fondotempo originas ankoraŭ muro de la konventa ejo. Poste fariĝis multaj novaj kaj plilarĝigaj konstruoj. En 1672 kaj 1712/13 la ĉambroj de la monaĥejo estis barokstile refaritaj. Kiel ununura monaĥejo en Erfurto la ursulaninoj ne estis tuŝitaj per la prusia sekularigo en 1821. En oktobro 1978 legis sian unuan meson surloke la ĉeĥa religifilozofo Tomáš Halík.[2]

Gastoj famekonataj[redakti | redakti fonton]

Sankta Elizabeto de Turingio skribis en ĉi tiu klostro leteron al papo Gregorio la 9-a petante konsilojn pri la ekirita vojo de malriĉeco. Friedrich Schiller estis tie ĉi la 2-an de aŭgusto 1787 por renkonti familianojn de Henriette von Arnim[3]. Interesaj estis ankaŭ la kontaktoj de Auguste Dorothea von Braunschweig-Wolfenbüttel kun la erfurtaj monakinoj.

Instruejoj[redakti | redakti fonton]

En 1854 oni konstruis novan lernejan ejon. Ĝi gastigas hodiaŭ la Edith-Stein-lernejon. Apude estas ankaŭ la moderna Klerigejo Sankta Ursulo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • "Ursulinenkloster Erfurt". Kompilitaĵo fare de Sr. Clothilde Müller. Eldonis Ursulinenkloster Erfurt, Erfurto 1992
  • Andrea Wittkampf: „Wie außerdem bekannt ist, gehören verschiedene Jüdinnen der Schule an.“ Die Erfurter Ursulinenschule 1933 bis 1938 und Hanna Herzbergs Rückblick auf die Shoah. Vopelius, Jena 2019, ISBN 978-3-947303-08-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rudolf Zießler: Erfurt, en: Schicksale deutscher Baudenkmale im Zweiten Weltkrieg. Eldonis Götz Eckardt. Henschel-eldonejo, Berlin 1978, vol. 2, p. 480-481
  2. [1]
  3. [2]