Ursus (biero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ursus
negoco vd
Dum 1878 - nekonata/nuntempe
Sidejo Kluĵo
Lando Rumanio
Agokampo biero
TTT Oficiala retejo
vdr

Ursus estas bier-marko kaj bierfarejo en Cluj-Napoca (Rumanio). La biero estas produktata de 1878 kaj estas la plej vendata en Rumanio, kun merkata parto de ĉ. 24 %.

Kamioneto de bierfarejo Ursus

La bierfarejo havas ĉ. 3.000 dungitojn kaj produktas 300 milionojn da litroj (300.000 m³) da biero jare. Ĝi havas filiojn en Timişoara, Buzău, Braşov kaj Tunari. La emblemo de la biero montras urson kun krono (ursus = urso en la latina lingvo) kun la skribo "Bere Cluj" (biero Cluj) kaj "Fondat 1878" (fondita en 1878). Ĝi uzas la sloganon Regele berii în România (la reĝo de la biero en Rumanio).

La bierfarejo nun estas posedo de la angla konzerno SABMiller, kaj la etikedoj portas la sloganon ankaŭ en la angla lingvo (king of beer in Romania).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]