Urszula Ledóchowska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urszula Ledóchowska
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1865 (1865-04-17)
en Loosdorf
Morto 29-an de majo 1939 (1939-05-29) (74-jaraĝa)
en Romo
Tombo Campo Verano
Lingvoj pola
Loĝloko Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco PollandoAŭstrio
Familio
Patro Antoni August Ledóchowski
Patrino Józefa Ledóchowska
Frat(in)oj Maria Teresia Ledóchowska • Ignacy Ledóchowski • Wladimir Ledóchowski
Okupo
Okupo misiisto • monaĥinoinstruistoedukisto
vdr

Urszula Ledóchowska (naskiĝis la 17-an de aprilo 1865 en Loosdorf (distrikto Melk) en Aŭstrio, m. la 29-an de majo 1939 en Romo) – katolika sanktulino, fondintino de la Kongregacio de Ursulaninoj de la Agonianta Koro de Jesuo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis unu el naŭ infanoj de Antoni August Ledóchowski (1823-1885), rotestro de kavaliroj kaj imperiestra ĉambelano kaj de Józefina Salis-Zizers (1831-1909), svisdevena. Ŝiaj tri gefratoj elektis konsekrtitan vivon kaj unu el fratoj iĝis generalo de divizio en la pola armeo. Ŝi estis kuzino de pola primaso.

Julia en la aĝo de 18 jaroj translokiĝis kun la familio al Lipnica Dolna (distrikto Bocheński). Post tri jaroj eniris al monaĥejo de ursulaninoj en Krakovo akceptante la nomon Urszula.

En 1907 helpe de papo Pio la 10-a kun du fratinoj forveturis al Peterburgo por ekestri internulejon ĉe pola gimnazio. En 1910 konstruiĝis domo por la komunumo kun la loĝejo por knabinoj. Post 4 jaroj estis forigita de Rusio pro eksplodo de la unua mondmilito. Urszula Ledóchowska iris al Stokholmo kaj poste al Danio.

En Skandinavio ŝi daŭrigis pedagogian laboron – fondis lernejon por knabinoj, protektejon por orfoj post polaj enmigrintoj, kunlaboris kun Help-Komitato al Milit-Viktimoj, establitan de Henryk Sienkiewicz en Svislando, provante sentigi skandinavojn pri sendependeco de Pollando

En 1920 la peterburgaj ursulaninoj revenis al Pollando kaj setlis en Pniewy, proksime al Poznań. Nelonge poste papo Benedikto la 15-a permesis al ili transformigon al la Kongregacio de Ursulaninoj de la Agonianta Koro de Jesuo, por vivi per la ursula spiriteco kaj tradicio de eduka laboro kiel privilegiitan ilon de evangeliismo. Kadre de la nova ordeno ursulaninoj aktivis ankaŭ en Italio kaj Francio.

Oni ŝin ĝenerale alte taksis kaj estimis pro dediĉo al aliaj (precipe al infanoj) kaj pro spirita ekvilibro, kiun ŝi mem konsideris atesto de la ligo kun Kristo. Kiam ŝi mortis dum vizito en Romo oni diris: "mortis sanktulino".

La 20-an de junio 1983 en Poznań papo Johano Paŭlo la 2-a beatigis la patrinon Urszula, kaj la 18-an de majo 2003 en Romo ŝin kanonizis. En 1989, en la 50-a dstreveno de la morto la sendetrua korpo de la beatigita Urszula estis veturigita al Pniewy kaj metita en kapelo de la gepatra domo.

Laŭ ŝia nomo estis nomigitaj paroĥejoj de kelkaj kvartaloj en Lublin, Częstochowa, Bydgoszcz, Malbork, Gdańsk kaj Gdynia.

De 2006 ŝi estas patronino de Sieradz.