Urtiko
El Vikipedio
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
Vidu tekston |
||||||||||||
Urtiko estas nomo por 30-40 specioj de angiospermoj de la genro Urtica en la familio de urtikacoj. Plejpartoj el ili estas staŭdaj herbaj plantoj ofte konsiderita trudherboj.
Ili disvastiĝas forte per siaj subgrunderampantaj radikoj. Precipe kreskas en terenoj riĉaj per nitrogeno, ĉefe forlasitaj terenoj, iamaj rubdeponejoj ktp. Ties brulharoj brulas pro ties entena Formika acido. Tamen eblas fari supon aŭ eĉ salaton el la folioj.
Sed ili havas grandan virton de la vidpunkto ekologia: ili estas ĉefa, kaj ofte ununura, nutrofonto de la raŭpoj de kelkaj el la plej belaj papilioj de Eŭropo.
Ĝi ankaŭ estas kuracplanto.
Specioj [redakti]
- Urtica angustifolia. Ĉinio, Japanio, Koreio.
- Urtica ardens. Ĉinio.
- Urtica atrichocaulis. Himalajo, sud-okcidenta ĉinio.
- Urtica atrovirens. Okcidenta Mediteranea regiono.
- Urtica cannabina. Okcidenta Azio de Siberio al Irano.
- Urtica chamaedryoides Sud-orienta Nordameriko.
- Urtica dioica Eŭropo, azio, nordameriko.
- Urtica dubia Kanado.
- Urtica ferox Nov-Zelando.
- Urtica fissa. Ĉinio.
- Urtica galeopsifolia. Centra kaj orienta Eŭropo.
- Urtica gracilenta Sud-orienta Usono.
- Urtica hyperborea. Altaj grundoj: Pakistano al Butano, Mongolio al Tibeto.
- Urtica incisa Aŭstralio.
- Urtica kioviensis. Orienta Eŭropo.
- Urtica laetivirens. Japanio, Manĉurio.
- Urtica mairei. Himalajo, sud-okcidenta ĉinio, nord-orienta Barato, Mjanmao.
- Urtica membranacea. Mediteranea regiono, Acoroj.
- Urtica morifolia. Kanarioj (endemia).
- Urtica parviflora. Malalta Himalajo.
- Urtica pilulifera. Suda Eŭropo.
- Urtica platyphylla. Ĉinio, Japanio.
- Urtica pubescens. Sud-okcidenta Rusio, orienta al centra Azio.
- Urtica rupestris. Sicilio (endemia).
- Urtica sondenii. Nord-orienta Eŭropo, norda Azio.
- Urtica taiwaniana. Tajvano.
- Urtica thunbergiana. Japanio, Tajvano.
- Urtica triangularis
- Urtica urens Eŭropo, Nord-Ameriko.