Urumĉio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urumĉio
departemento-ranga urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 830000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 054 369  (2020) [+]
Loĝdenso 294 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 49′ N, 87° 37′ O (mapo)43.822587.6125Koordinatoj: 43° 49′ N, 87° 37′ O (mapo) [+]
Alto 800 m [+]
Areo 13783,1 km² (1 378 310 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Urumĉio (Ŝinĝango)
Urumĉio (Ŝinĝango)
DEC
Urumĉio
Urumĉio
Situo de Urumĉio
Urumĉio (Ĉinio)
Urumĉio (Ĉinio)
DEC
Urumĉio
Urumĉio
Situo de Urumĉio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Urumqi [+]
vdr
Urumĉio
Ĝenerala vidaĵo de la urbo
Vidaĵo de Urumĉio, ĉefurbo de la ujgura patrio
Ujgura knabino

Urumĉio - ujgure ئۈرۈمچی, tradicie ĉine 乌鲁木齐市, pinjine Urumqi respektive Ürümqi - estas la ĉefurbo de la Ujgura Aŭtonoma Regiono Ŝinĝango, kiu situas norde de Tjanŝano-montaro kaj sude de Junggar-baseno. La urbo distancas de maro je pli ol 2300 km sude, norde, oriente kaj okcidente. Oni povas diri, ke ĝi estas urbo, la plej malproksima de maro en la mondo.

Urumĉio areas 12000 kvadratajn kilometrojn. En la urbo vivas 2.082 milionoj da loĝantoj el la hana, ujgura, kazaĥa, huja, mongola kaj aliaj 44 nacioj, el kiuj la nacimalplimultoj konsistigas 24.6%.

Mineraloj[redakti | redakti fonton]

La naturaj riĉfontoj de Urumĉio estas abundaj. Ĝi estas nomata karboŝipo sur olea maro. La rezervokvanto de nafta skisto kaj salo superis cent milionojn da tunoj. Ankaŭ la rezervokvanto de gipso, fosforo, fero, uranio, mangano, oro kaj aliaj estas rimarkinda. Tie etendiĝas 164 kvadrataj kilometroj da altaj montoj, glaĉeroj kaj eterne neĝkovritaj lokoj, 65 mil hektaroj da kampoj, 642 mil hektaroj da naturaj herbejoj kaj 90 mil hektaroj da arbaroj. Tie kreskas 300 specoj de sovaĝaj stepaj vegetaĵoj. Krom tio tie produktiĝas ankaŭ greno, oledonaj plantoj, melonoj, fruktoj kaj lupoloj. Tie estas ankaŭ abundo da lumaj, varmaj kaj ventaj energioj. Ĉio ĉi metis firman bazon por la ekonomia disvolviĝo de la urbo en la estonteco.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Urumĉio estas ankaŭ turisma loko. Ĝi estis nepra trapasejo de la mondfama antikva Silka Vojo kaj interkruciĝo de la orienta kaj okcidenta kulturoj en la historio. Kun diversaj nacimalplimultoj ĝi havas fortajn naciajn trajtojn. Ĝi troviĝas meze de Eŭrazio kaj havas apartajn geografiajn trajtojn kaj klimatan medion.

Silka Vojo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis grava loko ĉe la norda Silka Vojo en la antikveco. Dum la dinastio Tang la grava milita stratetegia loko Luntai estis proksime de ĝi. La fama poeto Cen Sen dufoje militiris tien, plurfoje atingis Luntai kaj verkis faman poemon priskribantan la belan pejzaĝon. La dinastio Qing estas grava periodo en la historio de Urumĉio. Tiam oni konstruis urbomurojn, aranĝis prefektujan administracion, kulturis kampon kaj metis garnizonon. La diversnaciaj popoloj diligente laboris tie kaj danke al tio la tiea produkto rapide kreskis, venis tien multe da komercistoj kaj tiam la loko estis pli prospera eĉ ol la urboj oriente de Jiayu-pasejo, tial la pozicio de Urumĉio fariĝis pli kaj pli grava. Unue la milita kaj administra centro de la orienta Ŝinĝango translokiĝis de Barkol al Urumĉio kaj poste ĝi anstataŭis Ili, la militan kaj administran centron de Ŝinĝango, kiu fariĝis landlima loko pro agreso de cara Rusio, kaj tial Urumĉio fariĝis la politika, milita, ekonomia kaj kultura centro de la tuta Ŝinĝango.

Komence de la 20-a jarcento pro trafika malfacilo la ekonomio kaj kulturo de Ŝinĝango iom post iom postiĝis. Urumĉio, kvankam daŭre ĉefurbo de la regiono, tamen restis malgranda antikva urbo. Post la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝi multe ŝanĝiĝis kaj en la pasintaj 20 jaroj ĝiaj industrio, agrikulturo kaj paŝtado disvolviĝis rapide, senprecedence prosperis ĝia komercado, ĝia konstruado atingis novan skalon kaj ĝia fizionomio komplete ŝanĝiĝis.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Pro sia geografia favoreco Ŝinĝango estis nomata pordo de la lando jam en la antikveco. Ĝi najbaras al Mongolio, Rusio, Kazaĥio, Hindio kaj aliaj 4 landoj kaj havas landlimon 5600 km. longan, 14 terajn kaj 2 unuaklasajn flughavenojn. Kiel ĉefurbo de la Ŝinĝanga Ujgura Aŭtonoma Regiono Urumĉio estas trafika nodo liganta la regionojn ambaŭflanke de la montaro Tjanŝano, trafika nodo de Ŝinĝango kaj aliaj lokoj de Ĉinio. Nun ĝi funkcias kiel grava urbo liganta Ĉinion kun okcidentaj landoj kaj fenestro por ekonomia kaj kultura interŝanĝo internacie. De ĝia flughaveno sin etendiĝas 61 ĉinaj kaj internaciaj aerlinioj.17 paroj da ĉinaj kaj internaciaj vagonaroj trairas ĝin. Vintre la urbo Ürümqi alte rangas en la listo de ĉinaj urboj kun aera poluado[1].

Metroo de Urumĉio estis enservigita la 25-an de oktobro 2018.

Telekomunikado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ankaŭ telepoŝta nodo de Ŝinĝango. En öa urbo funkcias telekomunikaj optikaj kabloj, diĝita poŝtelefona korespondado GSM, interreto k.a. kaj estas kondiĉoj por grandskala kaj rapida interŝanĝo kun aliaj lokoj de Ĉinio kaj aliaj landoj. Ĉio ĉi tio formis modernan tridimensian Silkan Vojon kaj pretigis soci-ekonomian sistemon taŭgan por internacia konkurenco. Nun ĝi fariĝis internacia urbo kun landlimaj trajtoj meze de Eŭrazio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p. 243, De Geus, 2019, ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).