Usedom

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Usedom (pronocu: uzedom, pole: Uznam) estas insulo en la Balta maro, situanta proksime al la kontinenta bordo antaŭ la Laguno de Szczecin. La plej granda parto de la insulo apartenas al Germanio (373km²). En la oriento 72 km² estas pola teritorio. Tie tamen loĝas la plimulto de la insulanoj; ĉirkaŭ 45 000 el tuto de 76 500 loĝantoj.

[redakti] Geografio

Situo: 54° NO, 14° OR
Loĝantaro: proksimume 76 500 (2001)
Areo: 445 km²
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Apud la sude situanta Laguno de Szczecin etendiĝas okcidente de Usedom la akvujo Peenestrom, kaj oriente Swina apartigas la insulon de la najbara Wolin.

[redakti] Turismo

Famaj banlokoj kaj natureca, senindustria pejzaĝo precipe dum la someraj monatoj allogas multajn turistojn. La insulo estas la plej sunoriĉa regiono de Germanio (meznombre 1917 sunhoroj).

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj