Uzanto:Doesle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Babelejo
de
Dieser Benutzer spricht Deutsch als Muttersprache.
en
3
This user can communicate with a fluent level of English.
eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
es
3
Este usuario puede contribuir con un nivel avanzado de español.
la
2
Hic usor media latinitate contribuere potest.
fr
2
Cette personne peut contribuer avec un niveau moyen en français.
Uzantoj laŭ lingvo

Saluton, mi nomiĝas Dominik. Mi kunlaboras en la Esperanto-vikipedio ekde 2010. Mia nuna ĉefa motivo kunlaboradi estas la frustriteco pro la kvalito de multaj artikoloj, lingva aŭ enhava. Sed, kiel iam estis skribita, «La emo detrui estas samtempe krea emo».

Jen vidu ni nur – mia opinio maltrankvilige situas proksime de la antaŭadiaŭa pritakso de EO-Vikipedio per Bertilo Wennergren. Mi povas nur esperi, ke mi ankoraŭ eltenos la situacionrestos ĉi tie dum iom da tempo. Pensu optimisme!


Eblecon, kontakti min retmesaĝe, vi trovas en mia germanlingva paĝo ĉi tie: de:Benutzer:Doesle

Miaj kontribuoj al Esperanto-Vikipedio:

Nunaj redaktadoj: Alfabeto, Greka alfabeto, alfabetoj (la individuaj literoj) ĝenerale, kaj la tie ligitaj artikoloj kiuj rilatas al iaj lingvaĵoj. Granda parto de mia laboro videblas en la kategorioj Kategorio:Alfabeto, Kategorio:Latina alfabeto kaj similaj. – Cetere Israelo kaj kunligitaj artikoloj.


Aparte de miaj redaktoj kaj redaktetoj, mi pripensadas jam dekomence, ĉu mi daŭre kunlaboru en ĉi tiu projekto. La paĝo Specialaĵo:Statistikoj diras, ke la numero de «aktivaj uzantoj» estas preskaŭ 500, kvankam ekzistas pli ol 49 mil registritaj uzantoj! Se ĝustas – miaopinie jes – tio, kion skribas Didi Weidmann, ke

«[…]la vikipedio jam nun estas la plej ampleksa […] enciklopedia verko de la Esperanto-movado. Ni tial devas zorgi, ke tiu posedaĵo estu protektita por ĉiam.»

tiam ni havas longan vojon antaŭ ni. La Esperantan Vikipedion de hodiaŭ mi ankoraŭ hezitas taksi por ĉiam protektinda.