Uzanto:Fernando Maia Jr.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hodiaŭ, vendredo, 19-a de aprilo, 2024, je la 12:14 (UTC/GMT), estas 352 484 artikoloj en Vikipedio.
Vikipedio:Babel
pt
Este usuário fala o português como seu idioma natural.
eo
2
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per meza nivelo de Esperanto.
es
2
Este usuario puede contribuir con un nivel intermedio de español.
en
2
This user is able to communicate with an intermediate level of English.
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo
Mi loĝas en Brazilo en loko nomata Arakaĵuo.

Saluton, karaj gevizitantoj! Mi estas Fernando Maia Jr., brazilano kaj Eo-vikipediisto ekde majo 2006. Antaŭe mi kontribuadis por Pt-Vikipedio, sed nun mi nur kontribuas por Eo-Vikipedio, ĉar mi vere deziras pligrandigi ĉi tiun encikopledion. Se vi volas paroli al mi, vi povas skribi en mia diskuto-paĝo esperante, portugale, hispane aŭ angle.

Mi estas geologo ĉe la Universitato de Braziljo, sed mi povas kaj ŝatas kontribui al artikoloj pri pluraj aferoj, kiel aliaj sciencoj, belliteraturo kaj bibliografio (speciale esperanta). Se vi ŝatas tiujn aferojn, vi povas kontakti min aŭ peti ian helpon, aŭ ni povas nur babiladi pri ili.

En Eo-Vikipedio, mi ŝatas unuformigi stilon de biografiaj kaj bibliografiaj artikoloj. Ni jam havas iun stilogvidon pri biografio, sed neniun pri bibliografio. Ĉi tie ni bezonas evoluigi nian stilogvidon al stilolibro, farante ĝin pli firma, kaj konstrui nian bibliografian stilolibron. Kvankam ni ankoraŭ ne havas ĉi tiun stilolibron, se vi volas skribi iun artikolon pri bibliografio aŭ libropriskribo, mi petas, ke vi vidu iujn el miaj kontribuoj, kiaj Antologio de Brazilaj Rakontoj kaj Esperanto sem mestre.

Nuntempaj ideoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografiaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Mi celas priverki kaj kunigi ĉiujn (pri)esperantajn publikigojn! Legu kelkajn:

  1. Antologio de Brazilaj Rakontoj
  2. Esperanto sem mestre
  3. La Libro de la Spiritoj
  4. La Divenistino kaj aliaj rakontoj
  5. Ŝi estas mia amiko
  6. La alkemiisto
  7. Doutor Esperanto

Kaj nepre vidu Kategorio:Bibliografio de Esperanto!

Serĝipo[redakti | redakti fonton]

Mi celas verki pri Serĝipo kaj ĝiaj municipoj. Tiu estas la plej malgranda subŝtato de Brazilo kaj kie mi nuntempe loĝas. Ĝia ĉefurbo estas Arakaĵuo, beleta urbo. Jen listo de ĉiuj serĝipaj municipoj (75), por kiuj mi celas verki artikolojn aŭ plibonigi la jam ekzistantajn:

Municipoj de Serĝipo[redakti | redakti fonton]

Simboloj de Serĝipo[redakti | redakti fonton]

Interesaj ligiloj[redakti | redakti fonton]