Uzanto:Unukorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi Vikipediisto loĝas en Germanio, en loko nomita: Saksio.

Saluton, kara vizitanto![redakti | redakti fonton]

Mi vivas en Germanio. Esperanton mi eklernis antaŭ ege longa tempo kaj la Vikipedion mi observas kaj partoprenas pli/malpli ekde la komenco, ĉefe koncentriĝante al ne-movadaj temoj. Pri babelaj informoj mi konscie rezignas: Mi okupiĝis kaj okupiĝas pri aro da lingvoj, sed la nivelo de la regado daŭre ŝanĝiĝas.

Bv. uzi la ĉi-apudan diskutopaĝon por sciigoj al mi. Se la afero urĝas, prefere retpoŝtu (eblas nur, se vi estas ensalutinta). Pardonu, se mi foje ne povas respondi tuj, aro de aliaj okupoj tro ofte fortenas min de mia granda pasio Vikipedio.