Usona Ĉambro de Reprezentantoj
La Domo de Reprezentantoj estas la pli granda el la du domoj kiuj formas la Usonan Kongreson, la alia estas la Usona Senato.
Ekde 1912 la domo havas 435 membrojn el la 50 ŝtatoj. La nombro de reprezentantoj el specifa ŝtato dependas de kiom multaj loĝantoj estas en la ŝtato: ju pli multaj loĝantoj, des pli multaj reprezentantoj. La senato malsimilas, ĉar ĝi havas 100 membrojn, 2 el ĉiu ŝtato.