Kapitolo de Usono
El Vikipedio
(Alidirektita el Usona Kapitolo)
Konstruaĵo de Kapitolo en Capitol Hill.
La Kapitolo de Usono (angle The United States Capitol) estas konstruaĵo situanta en Vaŝingtono. En ĝi okazas kunvenoj de la leĝdonantaro de Usono, do la Usona Kongreso, konsistanta el Usona Domo de Reprezentantoj kaj Usona Senato.
La nomo devenas de la monto Kapitolo, unu el la sep montoj de la antikva urbo Romo.