Usona Ministerio pri Enlandaj Aferoj
El Vikipedio
La Usona Ministerio pri Enlandaj Aferoj (angle United States Department of the Interior, mallonge DOI) estas la ministerio de la usona federacia registaro kun respondeco pri administrado kaj konservado de plejparto de la federacie proprietata tereno kaj naturaj rimedoj, kaj pri administrado de programoj rilataj al indiĝenaj popoloj en Usono, al teritoriaj aferoj, kaj al insulaj eroj de Usono.
La ministerion administras la Usona Ministro pri Enlandaj Aferoj, kiu estas membro de la "Kabineto". La nuna ministro estas Ken Salazar el Koloradio.