Usona departemento de justico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigelo de la Usona Ministerio pri Justico
Konstruaĵo de Usona ministerio de Justico

La Usona Ministerio pri Justico (angle, United States Department of Justice) estas la parto de la usona federacia registaro respondeca pri la efika kaj justa aplikado de la leĝoj. Ĝia estro titoliĝas la Ĝenerala Advokato de Usono (United States Attorney General). La Ĝenerala Advokato ekzistas jam de la komenco de la konstitucia regado de Usono sub prezidento George Washington (1789), sed dum jardekoj ĝi estis unupersona posteno, kies oficanto donis juran konsiladon al la prezidento (kaj, ĝis ĉ. 1819, ankaŭ al la parlamento). Nur en 1870 oni kreis por la Ĝenerala Advokato ministerion. Ekde 1887 la ministerio alprenis ne nur konsilajn sed ankaŭ leĝdevigajn funkciojn.