Usona Sekretario de Hejmlanda Sekureco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigelo de la Ministerio pri Hejmlanda Sekureco
Janet Napolitano, Ministro pri Hejmlanda Sekureco, 2009-    

La Usona Ministro pri Hejmlanda Sekureco (angle, United States Secretary of Homeland Security) estas la estro de la Usona Ministerio pri Hejmlanda Sekureco, kiu havas la taskon protekti la usonan hejmlandon kaj la sekurecon de usonaj civitanoj. La ministro estas membro de la tiel nomata Kabineto de la Prezidento, t.e. la usona ministraro. Tiu posteno estas kreita post la teroraj eventoj de la 11-a de septembro, 2001. Komence, antaŭ ol la kreiĝo de la ministerio, estiĝis la posteno de Asistanto al la Prezidento pri Hejmlanda Sekureco.[1]

La aktuala ministro, konfirmita de la Senato la 20-an de januaro, 2009, estas Janet Napolitano.[2]

Antaŭaj ministroj pri hejmlanda sekureco estis:

  • Tom Ridge, de la 24-a de januaro, 2003, ĝis la 1-a de februaro, 2005, sub prezidento George W. Bush
  • George M. Loy, provizore, de la 1-a de februaro, 2005, ĝis la 15-a de februaro, 2005, sub prezidento George W. Bush
  • Michael Chertoff, de la 15-a de februaro, 2005, ĝis la 21-a de januaro, 2009, sub prezidento George W. Bush (kaj dum unu tago sub Barack Obama))

Citaĵoj

  1. Homeland Security Act
  2. Obama Picks Confirmed, But Clinton Is on Hold, Shailagh Murray kaj Paul Kane, en The Washington Post, 2009-01-21, 2010-09-02