Usona Ministro pri Komerco
El Vikipedio
La Usona Ministro pri Komerco (angle, United States Secretary of Commerce) estas postenulo en la usona ministraro, kiu estras la Ministerion pri Komerco. La ministron nomumas la prezidento, kondiĉe de konfirmo de la Senato. La nuna ministro estas John Bryson, ekde la 21-a de oktobro, 2011.
En 1903 oni kreis Usonan Ministerion pri Komerco kaj Laboro; en 1913 oni disigis tion en apartajn ministeriojn.