Usona Olimpika Komitato
El Vikipedio
La Usona Olimpika Komitato (angle United States Olympic Committee) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Usono. Kiel NOK, la Usona Olimpika Komitato celas subteni usonajn atletojn, sporton en Usono kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Usono. La lasta tia Olimpiko estis la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta (Georgio).