Usona Tragedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de Dreiser en 1919 fare de Frank Harris.

Usona Tragedio (angle: An American Tragedy) estas romano fare de la usona verkisto Theodore Dreiser. Ĝi estis unue eldonita en 1925, kaj hodiaŭ konatas kiel unu el la plej vaste famaj verkoj de Dreiser.

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

Averto: Tio, kio sekvas, montras detalojn de la intrigo de la rakonto.

La ĉefa intrigo centriĝas ĉirkaŭ la vivo de Clyde Griffiths, ambicia sed malsaĝa junulo kiu vivas en kansasa urbo. La romano estas disigita en tri partoj (enverke nomataj "libroj").

Unua parto[redakti | redakti fonton]

La unua libro rakontas la komencan vivon de Clyde. Liaj gepatroj estas tre religiemaj, kaj devigas la knabon partopreni en ilia misiista laboro. Iam poste Clyde iĝas portisto ĉe multekosta loka gastejo. Tie komencas liaj problemoj: li post nelonge renkontas samlaborantojn ĉe la hotelo, kiuj estas malpli moralemaj ol li. Ili enkondukas la junulon en la subteran mondon de prostitucio, amoro kaj alkoholo. Clyde ekĝuas sian novan vivmanieron; dume liaj gepatroj scias nenion pri ĝi. Tamen baldaŭ li kaj liaj amikoj mortigas junan knabinon surstrate per ŝtelita aŭtomobilo, kaj li estas devigata eviti la policon kaj forkuri el Kansaso.

Dua parto[redakti | redakti fonton]

Kelkaj monatoj poste, Clyde reaperas en Ĉikago sub pseŭdonimo. Li nun ne vivas tiel senzorge aŭ facile kiel Kansase, sed ĉi tie al li alvenas bonŝanco: Clyde surprize renkontas lian riĉan onklon Samuel, kiu oferas al Clyde malgravan laboron ĉe lia koluma fabriko en malgranda novjorka urbeto. Clyde vole akceptas, kaj post iom da tempo la onklo donis al nepo sia pozicion relative gravan ĉe la fabriko. Clyde komence penas ne distriĝi je inoj tiel kiel antaŭe, sed ne povas teni tian vivmanieron longe. Li enamiĝas je la bela sed malriĉa junulino Roberta Alden, kiu laboras sub li ĉe la fabriko. La du amantoj komencas ofte viziti unu la alian, kvankam la fabrikaj reguloj malpermesas tian agadon inter laborantoj.

Sed post nelonge Clyde interesiĝas je alia, simile bela sed multe pli riĉa ino, Sondra Finchley - ŝi estas filino de unu el la amikoj de la onklo de Clyde. La junulo baldaŭ ekrimarkas, ke Sondra interesiĝas pri li; li baldaŭ komprenas ke ekzistas tre reala eblo ke li povas geedziĝi kaj riĉiĝi. Imagante sian komfortan estontecon, li perdas ĉiun amon al Roberta kaj volas liberiĝi el ŝi.

Tamen ĉi tiam ekestas neantaŭvidita problemo, kiu minacas detrui ĉiujn liajn esperojn kaj dezirojn: Roberta anoncas al Clyde ke ŝi estas graveda. Li serĉadas doktoron kiu farus aborton, tamen tio estis tiame kontraŭleĝa, kaj kiam loka kuracisto plurfoje rifuzas plenumi lian peton, Clyde ekas malesperi. Finfine Roberta panike postulas ke Clyde ŝin geedziĝu. Clyde neniel volas konsenti al tio, sed li devas iel agi kiam Roberta minacas malkaŝi ilian voluptan interrilaton al la mondo.

La junulo logas Robertan en malproksiman lagon volante ŝin dronigi, sed je la lasta momento li ne trovas la forton fari tian agon. Kiam Roberta penas alproksimiĝi al li en ilia boato, li forbatas ŝin per fotilo. (La rakonto intence ne diras, ĉu tio estis laŭvole aŭ nevola, nur instinktiva reakcio.) La belulino falas en la akvon, kaj ne kapablante naĝi, ekdronas; ŝi krias ke Clyde ŝin savu, tamen li ne decidas fari ion ajn, vidante kiel ŝi malaperas sub la bluaĵo. Clyde eskapas el tie kaj rekunigas kun Sondra, kiu ĉi-momente nenion suspektas.

Tria parto[redakti | redakti fonton]

En la morgaŭo iu trovas la korpon de Roberta. Evidentiĝas, ke tio ne estas simple akcidento. La loka estraro kaj policio preskaŭ tuje ekas suspekti Clyde-on pri la mortigo de Roberta, ĉar ili eltrovas amemajn leterojn de Roberta al li; krome, Clyde agadis tre strange dum la tago de ŝia morto. Li arestitas kaj enigitas ĉe la urbeta malliberejo. Samuel Griffiths luas spertajn advokatojn por defendi Clyde-on, kiuj elpensas malveran eksplikon pri kiel mortis Roberta. Tamen post tre skandalema kriminala proceso, la nekompatema tribunalo tion ne kredas, kaj ĝi trovas la malfeliĉan Clyde-on kulpa. Li al la gubernatoro sendas apelacion, sed sensukcese. Finfine Clyde estas mortpunita per la elektra seĝo. Lia riĉa novjorka parencaro enloĝiĝas aliloken por eskapi kaj eviti la rezultan skandalon.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Tra la verko, Dreiser penas substreki, ke ĉies societa loko dependas nur je tiel kiel oni naskiĝis kaj ĉu oni estis dekomence riĉa kaj fama aŭ ne. Per la penadoj de Clyde plialtigi lian societan pozicion, la aŭtoro montras ke estas ĉiam malfacile (aŭ eĉ neeble) ŝanĝi tion. Krom tio, Dreiser detale eksplikas la suferadon de la protagonisto ĉe la malliberejo (kiu estas nomata de Dreiser kiel "mortdomo") antaŭ ol li estas mortpunita, tiumaniere mortpunon kritikante.

Rimarkindas ankaŭ, ke Dreiser sin konsideris kiel ateisto kaj ĉiam pensis kritike pri religio. Ekzemple li priskribas la parencaron de Clyde kiel religiaj fanatikuloj kiuj kondamnatas resti malriĉaj pro ties mallarĝaj opinioj. Tamen enromane ne malofte oni trovas citatojn el la Biblio, kaj la du plej kompatemaj kaj bonaj roluloj en la verko (Elvira Griffiths kaj la reverendo Duncan McMillan) estas religiaj kristanoj.

Roluloj en Usona Tragedio[redakti | redakti fonton]

Gravaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Clyde Griffiths - la protagonisto de la romano. Li estas morale malforta junulo kaj ne malmulte amoremas.
  • Roberta Alden - malriĉa, simpla laboristino ĉe la fabriko en kiu laboras Clyde. Ŝi enamiĝas en li kaj pro ilia baldaŭa amrilato gravediĝas. En la klimakso ŝi estas mortigita de Clyde.
  • Sondra Finchley - junulino kun tre riĉa parencaro kiu ŝance renkontas Clyde-on kaj post nelonge enamiĝas je li.
  • Elvira Griffiths - la religiema patrino de Clyde. Kvankam ŝi lin tre amas, Elvira longtempe ne scias pri liaj malmoralaj agadoj.
  • Orville Mason - la ĉefprosekutisto kiu penadas pruvi ke Clyde estas kulpa pri la morto de Roberta. Ĉe la kriminala proceso li Clyde-on nervigas kaj helpas montri ties kulpon al la juĝantaro.
  • Duncan McMillan - la Protestanta reverendo kiu konsilas Clyde-on dum la monatoj antaŭ ties mortpuno, kaj klopodas igi lin kredi je Dio kaj religio.

Duarangaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Asa Griffiths - la patro de Clyde. Li, kiel sia edzino, preskaŭ fanatike religiemas.
  • Samuel Griffiths - riĉa onklo de Clyde, milionulo, frato de Asa, kiu estas la ĉefo de fabriko kiu faras kolumojn. Renkontinte sian ĝistiame nekonatan nepon li decidas proponi al li malgravan laboron ĉe tie.
  • Gilbert Griffiths - kuzo de Clyde, filo de Samuel Griffiths. Pro ilia similega mieno Gilbert ne ŝatas kaj ne amas sian kuzon.
  • Elizabeth Griffiths - la edzino de Samuel Griffiths. Ŝi aperas malofte en la romano.
  • Julia, Frank, kaj Esta Griffiths - la gefratoj de Clyde, kiuj havas rolon gravan nur en la plej komencaj kaj finaj partoj de la rakonto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ longtempe Dreiser deziris trovi "tute usonan krimon"; eĉ komence de 1907, kiam li diris al siaj amikoj ke li volis "eniĝi sub la haŭto de mortiganto". La ĉefan temon de Usona Tragedio Dreizer bazigis sur reala okazaĵo, kiun li detale studadis por verki la romanon. Li kolektadis artikolojn ĵurnalajn kaj ilin studis por ke li povu krei pli realajn rolulojn.

Je la 11-a de julio, 1906, oni trovas la malvivan korpon de la dudekjaraĝa Grace Brown ĉe la lago Big Moose en norda Novjorko. La viro Chester Gillete baldaŭ estis arestita por la mortigo de Brown. Dum la krimproceso, kiu post nelonge iĝis vaste malglora kaj skandala, li insistis ke ŝia drono estis nur akcidento. Tamen la tribunalo tiel ne opiniis: ĝi mortpunis lin per la elektra seĝo en 1908. Dreiser legis multajn amleterojn skribitajn de Brown al Gilette, kiuj publikiĝis dumprocese; la verkisto inkludis ŝanĝitajn versiojn de ili en Usona Tragedio.

Dreiser komencis verki la tekston dum la somero de 1920, loĝante en Los Anĝeleso; li sentis komence espere pri sia verko, kaj diris al sia eldonisto ke verŝajne la libro finiĝis post jaro. Sed en 1921 Dreiser haltigis sian skribadon, kaj ne reekis verki ĝis du jaroj poste. Nun travivante en Nov-Jorko, li kune kun sia koramikino Helen Richardson kapablis viziti la lokojn kie famiĝis okaze de Gillete kaj Brown. Nelonge poste Dreiser denove reverkis kaj plivastigis la intrigon. Fine en la somero aŭ komenca aŭtuno de 1925 la romano ekestis pli-malpli preta por eldonado. La eldonejo "Boni & Liveright" publikigis Usonan Tragedion je la 17-a de decembro de tiu jaro.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.

La verko en popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Oni dufoje kreis filmojn bazitajn sur la temo de ĉi tiu romano: unue en 1931, kaj ree en 1951. Dreiser mem forte kritikis la 1931-an filmon pro ties ege malsimila fino de la rakonto. Tamen la 1951-a interpretado, fare de Holivudo nomiĝis A Place in the Sun (esperante "Ejo en la suno"), hodiaŭ konatas pli vaste; multaj konsideras ĝin kiel unu el la plej bonaj dramaj filmoj de tiu epoko.

Ankaŭ kelkaj kritikistoj kaj komentistoj plurfoje komparis la filmon Match Point de Woody Allen kun la baza intrigo de Usona Tragedio.

La komponisto Tobias Pickler transformigis la romanon en operon, kiu unue estis performita je la 2-a de decembro, 2005.

Referencoj[redakti | redakti fonton]