Usona dudekdolara ormonero de 1933

El Vikipedio, la libera enciklopedio
20-dolara ormonero de 1933
nomvaloro: 20.00 usonaj dolaroj
maso: 33,436 gramoj (or-entenaĵo .9785 oz.)
diametro: 34 mm
dikeco: nekonata
rando: frezita
kombinaĵo: 90% oro, 10% kupro
antaŭa flanko
dezajno: la alegorio de libereco prenas torĉon kaj olivan branĉon, en fono per glorio
dezajnisto: Augustus St. Gaudens
dezajna dato: 1907
dorsa flanko
dezajno: Blankkapa maraglo dum flugo, en fono per glorio, kun moto
dezajnisto: Augustus St. Gaudens
dezajna dato: 1907

La Usona dudekdolara ormonero de 1933 estas la plej rara kaj valora ormonero de ĉiuj tempoj, nome speco de Usona Oraglo. Ĝi havas la anglan nomon 1933 double eagle (duobla aglo 1933), ĉar en Usono oni nomas la dekdolaran moneron aglo. La monero nuntempe havas la plej altan prezon atingitan por sola monero dum aŭkcio.

20-dolara ormonero de 1933
(duobla aglo de 1933)

El tiu monero oni pregis 445,500 ekzemplerojn en 1933, sed oni enmuldis ĉiujn en 1934 - krom ĉ. dudek specimenoj - pro maluzo de orbazo. Oni donis po unu ekzempleron por ŝtataj instancoj, sed oni ŝtelis pliajn 20 ekzemplerojn (supozeble George McCann). La usona sekreta servo trovis 9 el tiuj, unu venis en 1944 al egipta reganto Faruk.

Tiun moneron oni vendis en aŭkcio de Sotheby (30-an de julio 2002) kontraŭ prezo de $6.6 milionoj plus 15 % aĉetanta premio kaj aldona $20 pro la nomvaloro. Tiel la venda prezo estis $7.590.020,00, nova (duobla) prezorekordo por monero. Duonon de la prezo ricevis United States Treasury (+$20) alian duonon Stephen Fenton. la aŭkcio daŭris 9 minutojn.

Kopiaĵoj[redakti | redakti fonton]

En 2004, National Collectors Mint eldonis kopiaĵon de la duobla aglo, sed ili devis alpregi COPY, al stomako de la aglo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alison Frankel: Double Eagle: the epic story of the world's most valuable coin. New York: Norton, 2006 ISBN 0-393-05949-9
  • David Tripp: Illegal tender : gold, greed, and the mystery of the lost 1933 Double Eagle. New York: Free Press, 2004 ISBN 0-7432-4574-1
  • Curse of the Double Eagle, Playboy Magazine, April 2004 by Bryan Christy
  • COINage Magazine, January 2006, "Barry Burke and the 1933 Double 'Legal'", Pgs. 46-48

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]