Usona enmigra akto de 1924

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Prezidento Coolidge subskribas la leĝon antaŭ la Blanka Domo; John J. Pershing staras maldekstre de la prezidento.

La Usona enmiga leĝo de 1924 (angle Immigration Act of 1924, ankaŭ uzata en la angla National Origins Act, Asian Exclusion ActJohnson-Reed Act) estis federacia leĝo de Usono, kiu limigis la nombron de la enmigrantoj je 2% en proporcio de la usona loĝantaro laŭ devenlandoj. Tio celis rezervi la blankulan kaj protestantan superecon en la Usono.

Enhavo kaj signifo[redakti | redakti fonton]

La bazo de la proporcio, enmigraj kvotoj estis la popolnombrado de 1890. La leĝo ekskludis enmigradon de azianoj, precipe ĉinoj, ĉinaj prostituitoj. Tio plifortigis la efikon de Alien Land Acts en kelkaj okcidentaj usonaj federaciaj ŝtatoj, kiuj malebligis akiri agroposedaĵon fare de la usonaj japanoj.

La leĝo ŝanĝis la akton de 1921 (Emergency Quota Act). La leĝo celis malfaciligi nedeziritan enmigradon de sud-eŭropanoj kaj orient-eŭropanoj, kiuj amase enmigris ekde la 1890-aj jaroj. Por enmigrado el Latina Ameriko, la leĝo ne entenis limigon.

La leĝon kontraŭis 6 senatanoj kaj samgrando en domo de reprezentantoj. La plej forta kontraŭulo de la leĝo estis freŝelektita reprezentanto de Brooklyn, Emanuel Celler. Li ofertis sian vivon dum kvar jardekoj por kontraŭbatali la leĝon.

Plej grava porparolanto de la leĝo estis Madison Grant, kiu preferis la nord-eŭropanojn pro rasismo.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

En la unuaj dek jaroj post 1900 migris ĉiujare ĉ. 200.000 italoj en Usonon, post akcepto de la leĝo en 1921 nur 4.000 povis eniri la landon ĉiujare. La kvoto samtempe estis 57.000 por Germanio. La 86% de la 165.000 eblaj enmigrontoj povis alveni el Britaj Insuloj, Francio, Germanio kaj aliaj nord-eŭropaj landoj.

La kvotoj validis kun etaj modifoj ĝis usona enmigra akto de 1965.