Usona militista ĉokolado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Usona militista ĉokolado estas ĉokolado, kiu estas parto de la norma militista porcio de la Usona armeo ekde 1937. Porcio da ĉokolado servis du celojn laŭbezone: aŭ altigon de la truphumoro aŭ provizon de altenergia poŝa sekurporcio. Militistaj porcioj da ĉokolado estas farita laŭ specialaj specifoj por grandeco, pezo, kaj konservebleco. La plej granda parto da la ĉokolado disdonita al usonaj militistoj estas farita de la Hershey Foods Corporation.

Frandaĵo[redakti | redakti fonton]

Kiam provizate kiel frandaĵo aŭ pliĝojaĵo militista ĉokolado estas ofte tute sama kiel normala ĉokolado el vendejoj laŭ gusto kaj teksturo. Tamen, ĝi estas ofte pakita kaj muldita malsame. La K-porcio de la Dua Mondmilito inkluzivis dikan briketon da ĉokolado, anstataŭ la oftan maldikan ĉokoladon.

Sekurporcio[redakti | redakti fonton]

Militista ĉokolado kiel sekurporcio ege malsamas de aliaj ĉokoladoj. Ĝi devas esti rapide havebla nutraĵo kaze de neceso, kaj tia, ke la soldatoj ne estu tentataj manĝi ĝin antaŭe. Kvankam oni provis plibonigi la guston, oni neniam konsideris tian ĉokoladon bongustan. Sekurĉokolado enhavas multe da energio, estas facile transportebla kaj rezistas altajn temperaturojn.

Ĉefe la temperaturrezisto estis grava kriterio, ĉar soldatoj troviĝas ofte ekstere, foje en tropikaj regionoj aŭ dezerto kaj portas la ĉokoladon en brustopoŝoj ĉe la korpo. Tiakondiĉe kutima ĉokolado fandiĝus ene de minutoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]