Usona Sekretario de Ŝtato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de la Ministerio pri Eksteraj Rilatoj de Usono

La usona ministro pri eksteraj rilatoj havas anglalingve la titolon "sekretario de ŝtato" (secretary of state). Lia ministerio nomiĝas "ŝtata departemento" (Department of State). En 2009 la oficon ekokupis Hillary Rodham Clinton.

La "sekretario" estas la plej altranga usona ministro rilate kaj al sukcedo de la prezidento kaj al formala (protokola) vic-ordo. Pluraj havintoj de la ofico poste kandidatis por iĝi prezidento de Usono. Parte ili sukcesis, ekzemple Thomas Jefferson, James Madison, James Monroe, John Quincy Adams, Martin Van Buren kaj James Buchanan.

La ministro havas kelkajn formalajn rajtojn; ekzemple li konservas la Grandan Sigelilon de Usono. Usona leĝo preskribas, ke demisianta prezidento devas komuniki sian demision al la "ŝtata sekretario". La sola ĝisnuna okazo de tio estis je la 9-a de aŭgusto 1974, kiam Richard M. Nixon komunikis sian demision al Henry Kissinger.

Kvankam li estas sukcede la plej altranga ministro, tri aliaj personoj antaŭas lin en la sukcedo de la prezidento: la vic-prezidento, la parlamentestro kaj la senatestro. Ĝis nun neniam okazis, ke ministro pri eksteraj aferoj devis sukcede (t. e. ne pro elekto) transpreni la oficon de prezidento de Usono.