Usona prezidanta elekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigelo de la Prezidanto de Usono

Laŭ la dua artikolo de la Konstitucio, la prezidenton de Usono elektas ne la popolo rekte, sed 538 elektantoj, kiujn elektis civitanoj de la usonaj ŝtatoj proporcie laŭ loĝantaro.

La leĝfara branĉo de la registaro de Usono konsistas el du kongresaj (parlamentaj) ĉambroj: la Domo de Reprezentantoj kaj la Senato. Por la Domo de Reprezentantoj, ĉiu ŝtato ricevas deputitojn proporcie al sia loĝantaro. Minimume, ĉiu ŝtato ricevas unu (Alasko, Delavaro, Montano, Norda Dakoto, Suda Dakoto, Vermonto kaj Vajomingo) kaj la plej granda ŝtato, Kalifornio, ricevas 53. Por la Senato, ĉiu ŝtato ricevas du deputitojn senkonsidere al loĝantaro.

Por la elektro de la prezidento ĉiu ŝtato ricevas tiom da elektaj voĉdonantoj, kiom ĝi havas deputitojn. La Distrikto Kolombio rajtas je 3 elektaj voĉoj, kvankam ĝi ricevas neniujn deputitojn en la Usona Kongreso. (Partianoj elektas elektajn voĉdonantojn. Ili ne povas esti deputitoj en la Domo aŭ Senato.) Ĉiu ŝtato (escepte de Majno kaj Nebrasko) donas ĉiujn elektajn voĉojn al la partio, kiu gajnas plej multajn individuajn voĉojn. Tiuj elektaj voĉoj decidas la prezidenton kaj vicprezidenton.

Tiu sistemo havas jenajn trajtojn:

  1. Homoj de malpli enloĝataj ŝtatoj pli influas, kiu estos prezidento, ol homoj de pli enloĝataj ŝtatoj.
  2. Kiu gajnas laŭ individuaj voĉoj, tiu povas tamen malgajni laŭ elektaj voĉoj. Tio ĉi okazis en 1876 kaj 2000.
  3. Elekta voĉdonanto povas voĉdoni malsimile ol lia ŝtato. Kvankam tio neniam ŝanĝis la rezulton, pluraj el ili voĉdonis kontraŭ sia partio.

Kaze de egalvenko, aŭ kaze ke neniu kandidato kolektas pli ol 50 % de la voĉoj, la Domo de Reprezentantoj elektas la prezidenton kaj la Senato la vicprezidenton. Por tiuj ĉi, ĉiu ŝtato voĉdonas nur unu fojon.

Post la elektoj de 2000 estis diskutoj pri la laŭreguleco, kiujn tamen malakceptis tribunaloj.

Vidu ankaŭ