Usona prezidanta elekto de 2012

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigelo de la Prezidanto de Usono
Sigelo de la Prezidanto de Usono

La usona prezidanta elekto de 2012 okazis la 6-an de novembro 2012. Formale tiutage nur elektiĝos la elektantoj de la "elekta kolegaro" (angle Electoral College), kiu la 17-an de decembro voĉdonos pri la postenoj de la prezidanto de Usono kaj la vicprezidanto de Usono. Praktike tamen kutime la rezultoj de la baloto pri la elektantoj jam ebligas antaŭkalkulon pri la posta ŝtata prezidanto kaj jam decidas la elekton. Barack Obama estas reelektita.

Samtempe okazis la balotoj pri la Kongreso de Usono, pri la gvidantoj (iom malprecize nomataj guberniestroj) en dek unu kaj pri la parlamentoj en multaj usonaj ŝtatoj.

Ŝanĝoj pri la "elekta kolegaro"

Pro la usona censo de aprilo 2010 ŝanĝiĝis la nombro de elektantoj po usona ŝtato en la elekta kolegaro. Dek ŝtatoj, kiuj precipe situas en la nordoriento de Usono, perdis sume dek du elektantojn, dum ok ŝtatoj en la sudo kaj okcidento gajnis tiujn dek du postenojn de elektantoj.

Ok ŝtatoj, kiuj en 2008 voĉdonis plimulte por Barack Obama, perdas sume dek unu elektantojn, dum tri ŝtatoj en 2008 favoraj al li gajnas sume kvar elektantoj.

El la ŝtatoj, kiuj en 2008 voĉdonis plimulte por John McCain, kvin ŝtatoj gajnas sume ok elektantojn, dum du ŝtatoj perdas po elektanton. Tio rezultigas, ke la «Obama-ŝtatoj» transdonas sume ses elektantajn postenojn al la «McCain-ŝtatoj».

Kandidatoj

El la du plej grandaj usonaj partioj, la jenaj personoj publike deklaris sian kandidatiĝon:

Demokrata Partio

Respublikana Partio

Aldoniĝas pliaj kandidatoj de pli malgrandaj partioj kaj sen partia aparteno.