Usonaj Landinternaj Altaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pejzaĵo-vojo Talimena trairas Ŭaŝita-Montaro en Oklahomo, parto de Usonaj Landinternaj Altaĵoj.

Usonaj Landinternaj Altaĵoj estas montara regiono en orienta Oklahomo, okcidenta kaj norda Arkansaso, suda Misurio, kaj la ekstrem- sudorienta angulo de Kansaso. La nomo estis atribuita far la Geologia Servo de Usono por plusendi al la kombinita montregiono de Ozark-Altebenaĵo kaj Ŭaŝita-Montaro, kiuj formas klaran fiziografian unuon [1]. Ĝi estas la nura grava altebenaĵoregiono inter Roka Montaro kaj Apalaĉaj Montoj en Usono [2][3].

La regiono estas okupita de la ozark-altebenaĵaj arbaroj, ekoregiono de mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. Partoj de la areo estas kovritaj de tri naciaj arbaroj: Nacia Arbaro Ŭaŝita en Oklahomo kaj Arkansaso, Ozark-altebenaĵa Nacia Arbaro Sankta Francisko en Arkansaso, kaj Nacia Arbaro Mark Twain en Misurio.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. angle Physiographic divisions of the conterminous U. S.. U.S. Geological Survey. Alirita 2007-12-06.
  2. angle 2007 : Managing Upland Forests of the Midsouth, United States Forestry Service
  3. angle A Tapestry of Time and Terrain: The Union of Two Maps - Geology and Topography. United States Geological Survey. Alirita 2007-10-13.