Usonaj Malgrandaj Insuloj
La Usonaj Malgrandaj Insuloj estas dependa teritorio de Usono en Oceanio. La teritorio konsistas el la Bejkerinsulo, Ĵarvisinsulo, Haŭlandinsulo, Jonstonatolo, Kingmanrifo, Midvejinsuloj, Palmajra-atolo kaj Vejkinsulo.
Kvankam nur unu ISO-a landkodo rilatas al ili, la insuloj estas administrataj aparte. Ĉ. 70 % de ilia areo estas naturrezervejoj.
- Landkodo: UM.
- Areo: 34,2 km².
- Loĝantaro: Sen konstantaj loĝantoj.