Usonaj Virgulininsuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Usonaj Virgulininsuloj.

La Usonaj Virgulininsuloj estas dependa teritorio de Usono en la Kariba Maro. La teritorio konsistas el pluraj insuloj, el kiuj plej famas Saint Thomas (Sankta Tomaso) kaj Saint Croix (Sankta Kruco).

  • Landkodo: VI.
  • Nacia nomo: US Virgin Islands.
  • Areo: 352 kv.km.
  • Loĝantaro: 120 mil.
  • Adm. centro: Ĉarlotamalio.
  • Lingvo: angla.
  • Historio: Ekde la jaro 1666 la teritorio estis kolonio de Danio, kaj havis la nomon Danaj Antiloj. La insulo Sankta Kruco aldoniĝis al la dana kolonio nur en 1733. En 1917 la insularo estis vendita al Usono, kies registaro tie celis starigi armean bazon.

Vidu ankaŭ: Britaj Virgulininsuloj