Usonaj indianoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri la indiĝenoj de Usono.
Atsino nomata Assiniboin Boy.
Foto de Edward S. Curtis.

Usonaj indianoj (ankaŭ konataj kiel Indianoj, Usonaj indiĝenoj, aŭ Indiĝenaj, aŭ Aborigenaj popoloj) estas la indiĝenaj popoloj loĝantaj en la regiono nun en la ŝtato Usono de pratempoj ĝis nun. En Kanado oni konas ilin kiel la Unuajn Naciojn (vidu la koncernan artikolon). Ĉi tiu termino kovras multajn diversajn tribojn, ŝtatojn, kaj etnojn, multaj el ili ankoraŭ ekzistantaj kiel politikaj unuoj.

En la Usonaj ŝtatoj kaj iuj el la priloĝataj insularoj kiuj ne estas parto de la usona ĉeftero loĝas iuj indiĝenaj grupoj kiujn oni ne konsideras usonaj indianoj. Inter ĉi tiuj aliaj indiĝenaj popoloj en Usono estas la inuitoj, la jupikoj, kaj la aleutoj de Alasko, la indiĝenaj havajanoj (ankaŭ konataj kiel Kanaka Māoli kaj Kanaka 'Oiwi) de Havajo kaj aliaj popoloj de la Usonaj Pacifikaj Insuloj, kiel la Ĉamoroj.

Eŭropa kolonizado

Por informoj pri indiĝenoj de Usono antaŭ la alveno de la eŭropanoj, vidu Indiĝenaj popoloj de Ameriko.

Unuaj kontaktoj

La Eŭropa koloniigo de Ameriko grave malpligrandigis la loĝantaron kaj kulturon de la usonaj indiĝenoj. De la 15-a ĝis 19-a jarcentoj ilin ruinigis translokigo, malsanoj, militado kun la eŭropanoj, kaj sklavigo.


Vidu ankaŭ