Ussassai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ussassai
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio (2005)
Provinco OG Ogliastra (2005)
Geografia situo 39° 49′ N, 9° 24′ O (mapo)39.8166666666679.4Koordinatoj: 39° 49′ N, 9° 24′ O (mapo)
Alto super marnivelo 670 m
Areo 47,30 (2005) km²
Loĝantaro 450 (2023)
Loĝdenso 10 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Gairo, Osini, Seui, Ulassai (2005)
Patrono Johano la Baptisto
Festa tago 29-a de aŭgusto (2005)
Nomo de loĝantoj ussassesi
Poŝtkodo 08040
Imposta kodo L514
Kodo laŭ ISTAT 091100
Telefona prefikso 0782
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Ussassai estas komunumo de Italio.

Ĝia tereno varias laŭ alto inter 331 kaj 1.123 metroj super marnivelo; ĝi situas sur la dekliva flanko nord-orienta de monto Arcuerì kaj superrigardas la valon de Rio San Gerolamo.

La vilaĝo dividiĝas al malalta parto, kun karakterizaj rokaj dometoj kaj interplektitaj stratetoj, kaj pli alta parto, kun pli da spaco kaj domoj pli novaj. Kompare al la loĝantaro la vilaĝo ŝajnas tro granda, pro la daŭra foriro de loĝantoj.