Uster
Uster | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Zuriko | ||||
Distrikto | Uster | ||||
Koordinatoj | 47° 20′ 58″ N 8° 42′ 9″ O / 47.34944 °N, 8.70250 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 58″ N 8° 42′ 9″ O / 47.34944 °N, 8.70250 °O (mapo) | ||||
Areo | 28,56 km² | ||||
Alteco | 464 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 8610 | ||||
Komunumkodo | 0198 | ||||
Mapo de la kvartaloj de Uster | |||||
Uster estas ĉefurbo de la samnoma distrikto de la Kantono Zuriko kaj situas borde de la lago Greifensee. Uster estas industria kaj servoliveranta urbo kaj kun 31 288 loĝantoj (decembro 2007) laŭ grandeco la tria urbo de la Kantono Zuriko kaj estas ofte sendita kiel ĉefurbo de la regiono Zurika Oberlando.
Urbopartoj
La urbo Uster konsistas el la sekvantaj urbopartoj (teams pri tiel nomitaj iamaj civilaj municipoj kaj iam aŭtonomaj komunumoj kunigitaj en 1926 al la nuna urba komunumo): greke Kirchuster (ĉirkaŭ 8000 loĝantoj) greke Niederuster (ĉirkaŭ 7000 loĝantoj) greke Oberuster (ĉirkaŭ 5000 loĝantoj) greke Nossikon (ĉirkaŭ 5000 loĝantoj) greke Riedikon (ĉirkaŭ 800 loĝantoj) greke Werrikon (ĉirkaŭ 250 loĝantoj) greke Winikon-Gschwader (ĉirkaŭ 3000 loĝantoj) greke Freudwil (cirkaŭ 1200 loĝantoj) greke Wermatswil (cirkaŭ 1000 loĝantoj) greke Nänikon (ĉirkaŭ 1900 loĝantoj) greke Sulzbach (cirkaŭ 300 loĝantoj)
Geografio
Uster situas oriente de Greifensee. La urbon trafluas la rivereto Ustermer Aa, laŭ kies bordo situis la unuaj industriaj entreprenoj, al kiu la urbo dankas sian prosperon. Inter la rivero kaj la lago situas la kastelmonto sur kies kresto je la norda flanko siutas la Kastelo Uster, kiu estas la de fore videbla simbolo de la urbo.
Najbaraj komunumoj
La urbo Uster limas en nordo al Volketswil, en nordoriento al Fehraltorf, en oriento al Pfäffikon, en sudoriento al Seegräben, en sudo al Gossau, en sudoriento al Mönchaltorf, en oriento aliflanke de la lago Greifensee al Maur, kaj en sudoriento al la urbeto Greifensee.
Trafiko
Uster havas bonan trafiksituacion. Ĝi estas dense konektita al la Zurika Trafik-Unio kaj disponas pri propra urba busreto. La centro de Zuriko atingeblas de Uster per antaŭurba rapidtrajno en 11 minutoj (linio S15 de Zugo tra Urdorf, Zuriko, Uster kaj Wetzikon al Rapperswil kaj Pfäffikon; linio S5 de Ŝafhaŭzo tra Bülach, Zuriko, Uster kaj Wetzikon al Rapperswil kaj Pfäffikon; linio S14 de Zuriko tra Wallisellen, Uster kaj Wetzikon al Hinwil; kaj S9 de Dietikon tra Zuriko al Uster).
Komence de la 20-a jarcento de Uster al Oetwil ĉe la lago ekzistis tramlinio, la tiel nomita Uster-Oetwil-Bahn, kiu en la jaro 1942 estis anstataŭigita per la hodiaŭa buslinio 842.
La urbo Uster disponas pri tri alveturejoj al la kantona aŭtovojo A53, la tiel nomita Zurika Oberlandaŭtovojo. Krome ĝi en Egg havas alvetureblon al la kantona aŭtovojo A52.
Historio
Dum romia epoko en la hodiaŭa kvartalo Oberuster kruciĝis la vojoj de la Glatt-Valo al la Zurika Oberlando kaj de Vinterturo al la Lago de Zuriko.
Mezepoko
La alamana setlejo estis unuan fojon dokumente menciita en la jaro 775.
La origina kerno de Uster estas la hodiaŭa kvartalo Oberuster (Supra Uster). Grandaj partoj de la teritorioj en Oberuster apartenis al la Monaĥejo Ruti; la centro de la komunumo mem tamen plejparte estis posedaĵoj de liberaj kamparanoj, fakte tute nekutima afero en mezepoko.
Je la jaro 1100 la Sinjoroj de Vinterturo kreis meze en la teritorio de la duko de Rapperswil la Kastelon Uster, kiu hodiaŭ estas la ekkonilo de Uster.
Frua industriepoko kaj tago de Uster
Komence de la 19-a jarcento la vilaĝo pro la kreskanta industriigo atingis pli kaj pli da signifo kaj apartenis al la plej dense industriigitaj regionoj de Eŭropo. 1830 je la Uster-Tago, la 22-an de novembro 10'000 kamparloĝantoj postulis ampleksigon de la demokrataj rajtoj kaj novan konstitucion. Tio estis la unua paŝo al la moderna Kantono Zuriko. 1831 kiel rezulto de la Tago de Uster estis realigita la disigo de la fortoj kaj akceptita en la Kantono Zuriko nova konstitucio sur la bazo de la popola suvereneco, egalrajreco de kamparanoj kaj urbanoj, kaj libereco de opinio kaj gazetaro. Tio fakte estas la eventoj, kiuj pli poste kondukis al la reala naskiĝo de Svislando en la jaro 1848.
Bruliĝo de Uster
1832 Uster denove atingis la gheneralan atenton, kiam la 22-an de novembro pro seniluziiĝo pri la ne plenumigitaj promesoj de la registaro bruliĝis la fabriko de la firmao Corrodi & Pfister kun la unua mekanika teksilo pro timo pri perdo de laborlokoj. Proksimume 50 partoprenintaj estis kondamnitaj je longjaraj katen- kaj karcerpunoj. Ĉi-tiu evento poste konatiĝis kiel la Bruliĝo de Uster.
Esperanto-Movado
Ek de somero 2008 la kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo Dietrich Michael Weidmann vivas kun sia familio en Uster, kie ek de tiam ankaŭ estas la sidejo de la Esperanto-tradukentrepreno Allsprachendienst Esperanto GmbH.
Vidu ankaŭ
greke Distrikto Uster greke Kastelo Uster
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Uster – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|