Ustj-Ĉorna
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Ustj-Ĉorna, ukraine kaj ruse Усть-Чорна, hungare Királymező, germane Königsfeld, slovake Ustčorna estas urbotipa loĝloko en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Taĉiv.
- 48°19′34″N 23°56′2″O / 48.32611°N, 23.93389°OKoordinatoj: 48°19′34″N 23°56′2″O / 48.32611°N, 23.93389°O
- Areo: km²
- Alto super marnivelo: m
- Loĝantaro: 1450 (en 2004)
- Poŝtkodo: 90520
- Telefonprefikso: 3134
- Aŭtokodo: AO
Situo [redakti]
Ustj-Ĉorna situas en valo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo al Teresva. Taĉiv troviĝas 190 km-ojn. La kvazaŭurbo konsistas el 7 km-ojn longa strato.
Historio [redakti]
Germanaj arbarhakistoj fondis setlejon en 1775. Ĝis 1920 Királymező apartenis al Hungara reĝlando, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Ustj-Ĉorna/Királymező. Ekde 1945 Ustj-Ĉorna apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Ustj-Ĉorna ricevis statuson urbotipa loĝloko en 1957.
